Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kia estas la solvo prezentata de U. E. A.?
Ĝi proponas, ke la diversaj ekzistantaj organismoj kunfederiĝu (ne kunfandiĝu!) sur la bazo de U. E. A., kies organizo jam estas elprovita de tri jaroj, kaj estas sufiĉe fleksebla por adaptiĝi al novaj bezonoj. Kiamaniere povas okazi tiu kunfederiĝo? Tiun demandon ni respondos, reprenante la projekton, kiu estis akceptita de la Komitato de U. E. A. en Antverpeno, kaj ni ĝin akompanos per kelkaj pluaj klarigoj[1].
Fundamentaj principoj. — Ĉiuj ĝisnunaj institucioj estas konservataj kaj kunfederiĝas sur la fundamento de U. E. A., kiu sekve havos kiel celon disvastigi Esperanton kaj per ĝi plifaciligi la rilatojn inter la homoj.
Tiu organizaĵo konsideras Esperanton kiel vivantan lingvon, kies prizorgo apartenas sole al la institucioj speciale kreitaj por tio.

Necese estas atenti, ke U. E. A., tiamaniere kompletigata, ne mem sin senpere okupos pri propagando kaj instruado de la lingvo, kiujn ĝi konsideras kiel pli speciale naciajn

  1. Estas necese scii, ke tiu ideo estis elmelita ne de ni unue, sed de S-ro Dejean, la fervora prezidanto de la Burgonja Esperantista Federacio, kiu kelkan tempon antaŭ la Sepa, submetis al la internacia Financa Konsilantaro projekton bazatan sur la supraj ideoj. Tiu projekto estis reprenata de la Komitato de U. E. A. en Antverpeno, kun kelkaj ŝanĝoj. Ni rekomendas ankaŭ atente legi la trafajn kritikojn de la principo de la dueco de organizaĵoj en la artikolo de S-ro Dejean, kies ekstraktoj aperis en la N° 111. de Esperanto.