Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aferojn. La ĝenerala propagando kaj la instruado de la lingvo estos kiel nun prizorgataj de la naciaj societoj kaj iliaj grupoj, federacioj, ligoj, k.t.p. Tiuj naciaj societoj, kiel ĝis nun, daŭros sin organizi kiel ili deziras. Ili do estos tute memstaraj.
La internacia organizaĵo, t. e. U. E A. kompletigata, sin limigos al la prizorgo de internacia propagando en la okazoj limigitaj, kiam kunagado estas necesa, al la aranĝo de kongresoj, subteno de lingvaj institucioj, bibliografiaj kaj statistikaj servoj, interrilatado de naciaj societoj por demandoj de Komuna intereso.
Organizo. — En ĝenerala maniero, la organizo de U. E. A. restos la sama, kiel ĝi nun estas fiksita de ĝia Statuto, krom pri la jenaj punktoj, en kiuj kelkaj ŝanĝoj estas necesaj pro la kunfederiĝo de novaj organismoj.
Komitato. — En la komenco ĝi havos dudek membrojn, t. e. la dek nunaj membroj de la Komitato de U. E. A. kaj dek novaj, kiuj por la unua fojo estus elektotaj inter la Komitato de la Kongresoj, la Administra Konsilantaro, la estraro de la naciaj societoj. En la estonteco la Komitato estos regule balotata de la delegitoj kaj reprezentantoj (vidu poste). Ĝia tasko estos la sama kiel tiu de la Komitato de la nuna U. E. A., nome fiksi la ĝeneralan agadon de la Asocio laŭ la deziresprimoj de la Kongreso kaj la decidoj de la Delegitoj, difini la organizon de la diversaj servoj, kontroli ilian administradon, voĉdoni la regularojn sub rezervo de la aprobo per ĝenerala voĉdonado (referendumo), starigi la buĝeton, baloti la Direktorojn de la Oficejoj, la fakestrojn, la komisionojn, k.t.p.
Oficejoj. — La du Oficejoj en Ĝenevo (Centra Oficejo de U. E. A.) kaj en Parizo (Centra Oficejo Esperantista) restas kiel ĝis nun. La unua sin okupos pri la praktikaj fakoj, la dua pri la propagandaj kun la tasko, kiun ĝi havis ĝis nun.