Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Delegitoj kaj reprezentantoj. — La individua kotizaĵo al U. E. A., kiel ĝi nun estas, estas konservata. La aliĝo estas laŭvola.
La Esperantistaj organizaĵoj, por esti oficiale enregistrigataj en la oficialan jarlibron kaj havi la rajton elekti reprezentantojn, devos pagi specialan kotizaĵon (kiel la ĝisnunaj Esperantiaj Entreprenoj havantaj Esperantistan karakteron), kiun oni ekzemple povus fiksi je 2 Sm. por cent membroj[1]. Tiuj kotizaĵoj estos pagataj de la naciaj societoj.
La reprezentado de la Esperantistaro estos duobla:
a) Reprezentado de la Esperantistoj kiel individuoj, per la Delegitoj elektataj laŭ la ĝisnuna maniero uzata por la Delegitoj de U. E. A. Tiuj Delegitoj, kiel nun, kolektos la kotizaĵojn, zorgos pri la servoj, k.t.p. Do, nenia ŝanĝo en tiu rilato.
b) Reprezentado de la Esperantistaj propagandaj organizaĵoj per la Reprezentantoj[2]. Tiuj reprezentantoj estos elektataj de la naciaj propagandaj societoj, proporcie je la nombro de iliaj membroj[3]. Oni kalkulos nur la membrojn, kiuj apartenas al la grupoj, kiuj pagis la kolektivan kotizaĵon supre priparolitan.

La Delegitoj kaj Reprezentantoj havus egalajn rajtojn. Ili voĉdonus pri la regularoj, partoprenus en la balotoj, laŭ la samaj principoj ĝis nun aplikitaj en U. E. A. (entenante referendumon kaj iniciatrajton).

  1. La nunaj Esperantiaj Entreprenoj pagas unuforme 2 Sm., kia ajn estas ilia membronombro. En la sistemo kiun ni proponas, ŝajnas preferinde proporciigi la kolizaĵon je la membronombro.
  2. Memkompreneble, la nomo estas ne grava. Oni povas elekti alian, se tiu ŝajnas ne taŭga.
  3. Oni ekz. povus elekti unu reprezentanton po 250 membroj.