Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se oni legas § 30 kaj 31 de la Statuto de U. E. A., oni rimarkas, ke la institucio de reprezentantoj estis jam antaŭvidita por la fakaj organizaĵoj. Sufiĉos do anstataŭigi fakajn organizaĵojn per propagandaj kaj ŝanĝi la proporcion de la reprezentantoj, tiel ke ili estu proksimume samnombraj kun la Delegitoj.
La voĉdonoj kaj balotoj, kiel ĝis nun en U. E. A., estos ĉiam korespondaj kaj sekretaj — necesa garantio por ĉiu serioza demokrata organizo.
Kongreso. — El tio, kio estas supre dirita, sekvas, ke ekzistas nur unu Kongreso[1]. La Kongreso ekzamenas la agadon de la Komitato dum la estinta jaro kaj, per deziresprimoj, fiksas la grandajn liniojn de la agado dum la venonta jaro[2].
La rajtigitaj delegitoj de la propagandaj organizaĵoj elektitaj en Antverpeno por la unua fojo, estus anstataŭataj de la Reprezentantoj. Ŝajnas efektive tute ne neccse nun komplikigi la organizon per elekto de specialaj dumkongresaj delegitoj. La Kongreso ekzamenas tion, kio estas farita dum la jaro kaj laŭ la raportoj, kiuj estas prezentataj al ĝi, esprimas dezirojn pri tio, kio estas farota dum la venonta jaro, lasante al la Komitato helpata de la specialaj komisionoj la taskon ellabori la regularojn de la diversaj servoj sub rezervo de la aprobo de la Delegitoj kaj Reprezentantoj.

La sperto montris, ke kongreso, kiu kunvenas nur dum kelkaj tagoj, ne povas detale diskuti regularojn kaj serioze pritrakti demandon sub ĉiuj ĝiaj aspektoj. Ofte ĝi eĉ ne estas kompetenta por tio kaj tial sisteme akceptas ĉion, kion oni prezentas al ĝi, se nur ĝi estas lerte prezentata.

  1. Kompreneble krom la naciaj, regionaj aŭ fakaj kongresoj.
  2. Tiu sistemo estas uzata interne de la nuna U. E. A.