Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Poste kompreneble naskiĝas protestoj. Pli proksima al demokrateco kaj ankaŭ pli justa estas la sistemo, laŭ kiu la lasta instanco estas la Delegitoj kaj Reprezentantoj, voĉdonantaj hejme post interŝanĝo de ideoj kun siaj samlokaj samideanoj, anstataŭ rapide dum kongreso post pli-malpi brila parolado.
Financaj rimedoj. — La kotizaĵoj de la membroj estos speciale difinitaj por la fakoj prizorgataj ĉe la Ĝeneva Oficejo (praktikaj servoj). La kolektivaj kotizaĵoj de la grupoj, alcentrigataj de la naciaj societoj, kiel ni supre vidis, estos difiinataj por la fakoj prizorgataj de la Pariza Oficejo (nome subteno de la lingvaj institucioj, bibliografio kaj statistiko, internacia propagando).
La donacoj (ekz. super 10 Sm.) povos esti difinitaj por tiu aŭ alia fako, laŭ la volo de la donacinto; se ne, ili estos egalparte dividataj inter ambaŭ Oficejoj.
Ni rimarku, ke ŝparoj estos fareblaj dank’al la unueco de organizaĵo[1]. Oni efektive havos nur unu jarlibron, nur unu gazeton. Plie komunikaĵoj pri la laboro plenumata de la organizaĵo povos esti sendataj al ĉiuj Esperantaj gazetoj (kiel nun faras U. E. A.), tiel ke la Esperantistoj estu regule informataj pri ĝi. Aliparte, la fakto, ke estas nur unu internacia organizaĵo certe helpos al la pligrandigo de la enspezoj, forigante ĉiun konkurencon pri tio. Male, la dueco de organizo povus nur malinstigi la donacemulojn.

Fakaj societoj, — Dank’al la sistemo alprenita de U.E.A., povas interne de ĝi kreiĝi memstaraj fakaj sekcioj. Jam nun ekzistas tri el ili kaj oni povos pligrandigi ilian nom-

  1. Vidu pri tio la artikolon de S-ro Dejean en N° 111 de Esperanto.