Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas samtempe grupsekretarioj kaj delegitoj de U. E. A.? Ĉu grupoj ne eldonas gvidfoliojn, aranĝas ekskursojn, zorgas pri varbado de komercaj firmoj; t. e. agas per Esperanto? Ĉu, kiam U. E. A. faras servojn al firmo aŭ societo, ĝi ne plej bone agas por Esperanto, pruvante, ke ĉi tiu valoras ne sole per sia estonta, sed ankaŭ per sia estanta valoro? Ĉu ĉiu propaganda organizaĵo, kiu volas vivi, ne devas aranĝi praktikajn servojn?
La diferenco inter la du agadoj estas precipe teritoria. Dum U. E. A. por siaj servoj estas ĉefe internacie organizita, la propagandaj kaj instruadaj servoj estas regione aŭ nacie organizitaj, ĉar ili varias laŭ la enlandaj cirkonstancoj. Tial, laŭ nia projekto, la naciaj kaj regionaj societoj konservas pri propagando kaj instruado sian ĝisnunan memstarecon; nur kiam ili bezonas interrilati aŭ havi komunajn servojn, ili uzas la perecon de la internacia organizaĵo.
Ni rimarku, ke se oni kreas internacian pure propagandan organizaĵon, oni starigas ion super ili kaj sekve forprenas grandan parton de la memstareco de la naciaj societoj. Tio ne okazas kun la principo de kunfederiĝo supre proponita.

Alia argumento, malpli teoria, sed tamen iam timeme formulita: «U. E. A. volas ĉion ensorbi!». «Se ni ne zorgas, ĝi nin ĉiujn englutos!», tion ni aŭdis en Antverpeno de iu samideano. La personoj, kiuj tiel rezonas, tre certe neniam legis nian projekton. Se ili tion farus, ili konstatus, ke U. E. A. nenion ensorbas. Ĝi ensorbus nur se ni proponus la kunfandiĝon, la nuliĝon de ĉiuj ekzistantaj organizaĵoj en U. E. A., sed nia projekto staras ĝuste sur mala ideo, t. e. sur la ideo pri kunfederiĝo. Sufiĉas ekzameni niajn proponojn por konstati, ke ensorbo estas neebla. Cetere, oni forgesas, ke U. E. A.