Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas ne tiu aŭ alia persono, sed organizaĵo starigita sur demokrataj principoj, kaj se iam ĝiaj kondukantoj ne agu konforme al la volo de la membraro, tiu ĉi havas facilajn kaj regulajn rimedojn por esprimi siajn dezirojn en nedubebla maniero.
La esenca demando, fine, ne estas ĉu tiu ĉi ensorbos tiun aŭ reciproke, sed ĉu la proponita sistemo de kunfederiĝo estas utila al Esperantismo.

Alia malkompreniĝo estas pri la vorto «oficiala». Oni timas, ke U. E. A., ĝis nun «neoficiala» fariĝus tiamaniere «oficiala». Ni tute ne vidas, kial U. E. A. fariĝus pli aŭ malpli oficiala, ĉar la naciaj societoj rajtus elekti en ĝi reprezentantojn. Ĝi nur fariĝus pli kompleta. La vorto «oficiala» povas ricevi tiel multe da interpretoj, ke ŝajnas preferinde ĝin ne uzi, ol komenci longajn pure teoriajn diskutojn pri ĝia apliko. U. E. A., ĝis nun, estis tiel oficiala aŭ neoficiala kiel la aliaj institucioj de nia movado. Se ĝia organizo estas kompletigata, ĝia karaktero tamen ne ŝanĝiĝos.
Oni ankaŭ timas, ke la alpreno de nia projekto dividus la Esperantistojn en du klasoj: tiuj, kiuj apartenas al la internacia organizaĵo, kaj… la aliaj. Sed tio jam ekzistas nun, eĉ kun pli ol du klasoj. Estas Esperantistoj, kiuj apartenas al propagandaj organizaĵoj kaj al U. E. A., aliaj apartenantaj sole al propaganda organizaĵo, aliaj sole al U. E. A., aliaj apartenantaj al nenia organizaĵo. Tamen, ĉiuj rajtas sin nomi Esperantistoj, se ili — laŭ la Bulonja deklaro — scias kaj uzas Esperanton tute egale por kiaj celoj. Kunfederiĝo sur la bazo de U. E. A., ne ŝanĝus tion. La personoj, kiuj deziros uzi aŭ subteni la servojn de la Asocio, pagos la individuan kotizaĵon de U. E. A. kaj partoprenos en la balotado