Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kutado estas tiom da tempo perdita por pozitivaj taskoj. Ni havas la okazon reguligi la situacion kaj meti finon al disputoj tiel tedaj kiel malutilaj.
Ni montris, ke anstataŭ konstrui novan organizaĵon, refari spertojn jam faritajn, plenumi duoblan laboron, pli saĝe, pli praktike, pli ŝparige estas uzi tion, kio ekzistas, kaj kunligi la nunajn organizaĵojn sur la bazo de U. E. A. Ni montris, ke tio povas efektiviĝi kun la minimumo de ŝanĝoj kaj iom da reciproka bonvolo. Ni havas la firman konvinkon, ke tiamaniere organizita nia movado plifortikiĝus, unue per la fino de la nunaj internaj bataloj, due per la nekontesteblaj profitoj, kiuj por nia agado rezultus el la unueco de organizo.
La Esperantistaro nun vidu, esploru kaj decidu!



La komilato de U. E. A. aprobis la tekston de la supra projekto (kunfederiĝo de la naciaj societoj sur la bazo de U. E. A.), tian, kia ĝi estas formulata sur paĝoj 10, 11, 12, 13, 14 de tiu ĉi broŝuro.

Ĝis fino de januaro la jenaj Esperantistaj Societoj, per motivitaj deziresprimoj, aprobis la ideojn montritajn en tiu broŝuro.
Burgonja Esperantista Federacio (21 grupoj, 1.481 membroj); Esp. societoj de Béziers, Bourg, La Rochelle, München, Nottingham, Noweselo, Reims, Trieste, Troyes.


LABORISTA KOOPERATIVA PRESEJO, 15, RUE AMIRAL-ROUSSIN, DIJON