Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ankoraŭ en la periodo de diskutado staras nun nia movado. Kompletan harmonian organizon ĝin ne ankoraŭ havas, sed multajn disajn organizaĵojn, pli-malpli fortajn, kun pli-malpli difinita tasko.
Sed antaŭ ol vidi, kiamaniere tiu organizo povas esti realigata, estas utile ekzameni, kiuj organizaĵoj nun ekzistas, en kia vico ili naskiĝis, kiun bezonon ili celas respondi. Estas evidente, ke la maniero, laŭ kiu estis kreitaj la ĝisnunaj organizaĵojkaj rigardo super ilia nuna laboro, estas valoraj montroj por la estonteco. Vivkapabla ordo estos starigebla ne per detruado de ĉio ekzistanta kaj rekonstruado de io nova neelprovita, sed per kunligado kaj unuigo de tio, kio ekzistas kaj pri kio la sperto montris, ke ĝi havas realan utilon.

Se oni trarigardas la historion de Esperanto, oni konstatos, ke jam ofte la demando pri organizo okupis la atenton de niaj samideanoj. Jam frue, kiam la nombro de la Esperantistoj ne superis milon, ili sentis la bezonon kunigi siajn disajn fortojn per organizo. Oni konas la malfeliĉajn provojn de «Ligoj de la Esperantistoj», starigitaj en tiu tempo. Sed la malsukceso de tiuj cetere tre malfirmaj kaj neregulaj organizaĵoj ne venas de tio, ke organizo de la Esperantistoj estas neebla aŭ nedezirinda, sed de tio, ke ili estis starigitaj sur principoj, kiuj povis nur detrui ilin.
La «Ligo», efektive, celis samtempe la propagandon kaj la reformadon de la lingvo, t. e. du celoj absolute kontraŭaj. La lingva unueco estas la unua kondiĉo por ĉia progreso de nia movado, kaj ĉiu Esperantista organizaĵo, kiu volos vivi, nepre devos konsideri la lingvon kiel fakton ekster diskuto. Oni ne devas miri, ke — ne atentinte tion —