Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kongreso, kiu ne reprezentis la organizatan Esperantistaron, ne povis starigi oficialajn organizaĵojn, kiuj havus aŭtoritaton por la tuta Esperantistaro. La Lingva Komitato, ekzemple, havas nur moralan aŭtoritaton, kiu estos tiom pli granda, kiom pli influaj per siaj verkoj estas ĝiaj membroj, sed leĝdonan povon ĝi ne havas — pri kio ni cetere estu feliĉaj.
Kelkan tempon post la Bulonja Kongreso, dank’al privata iniciato, fondiĝis en Parizo Centra Oficejo Esperantista, kiu celis faciligi la preparajn laborojn de la Kongreso, servi kiel sekretariejo al la Lingva kaj Kongresa Komitatoj, kolekti statistikajn informojn pri la Esperantista movado. Kiel ĝin konigis D-ro Zamenhof, tiu institucio estis privata. En Ĝenevo, la dua Kongreso konfirmis la Lingvan Komitaton, starigis Konstantan Komitaton de la Kongresoj por prepari ilian tagordon, kaj difinis, ke la sekretariejo de tiuj institucioj sidos provizore ĉe la Centra Oficejo en Parizo.
Kiel ni supre vidis, la Kongreso ne reprezentis la Esperantistaron — kiu ne estis organizita — kaj ĝi ne havis la povon oficialigi, ĉar oficiala ĝi mem ne estis. Oni do ne komprenas, kial je tiu tempo oni komencas paroli pri oficialaj institucioj Esperantistaj, kvazaŭ la Esperantistaro estus enfermata en ia organizaĵo. La strangeco kaj danĝero de tiu situacio aperis sufiĉe dum la Delegacia afero por ke ni bezonu ree insisti pri ĝi.
Ni konstatas, ke ĝis nun oni parolis nur pri propagando kaj lingvo. Post la spertoj de la Delegaciaj faktoj, aperis la neceseco de l’uzado de la lingvo, kio estas fakte la celo de nia movado. Montriĝis en plej alta grado la bezono de internacia organizo de la Esperantistaro. El tiu postulo kreiĝis U. E. A. En tri jaroj ĝi grupigis 8.000 personojn el ĉiuj landoj, kio reprezentas la pli grandan parton de la tuta Esperantistaro, kaj ĝi laŭpove laboris. Flanke de ĝi organiziĝis kelkaj fakaj societoj, sed oni povas konstati, ke la