Paĝo:Hodler - Kion devas scii la esperantistaro, 1912.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malnovajn librojn, kaj multe penas por elpensi longajn kabalistikajn seriojn de bibliografiaj numeroj por ilin klasigi, sed ĉu tiu laboro valoras la supre nomitan sumon? Kontraŭ tiuj elspezoj, mi ŝatus vidi kelkajn pozitivajn faktojn. Oni diros, ke tion mi ne pagis kaj ke mi sekve bonvolu silenti. Sed ĝuste oni petas, ke de nun la Esperantistaro pagu; ĝi do rajtas ekzameni, kio estas farita por havi kelke da ideoj pri tio, kio okazos. Plie en la aludita cirkulero mi legas la jenon:

«.....Mi estas preta por daŭrigi ankoraŭ dum kelka tempo la pruntedonon de mono por la subtenado de la oficialaj partoj de C. O.... sed mi petas, ke vi bonvolu rimarki, ke tiujn monsumojn, mi esperas, oni povos repagi al mi, kiam la Regularo de la C. O. voĉdonita dum la Sepa Kongreso, plene funkcios.»

Do, se ni devas repagi, ni tiom pli rajtas esti informataj. El la sama financa resumo mi legas, ke la Oficiala Gazeto havis entute deficiton da 10.294,80 fr. (En 1910 ĝi enspezis 1551,05 fr. kaj elspezis 5.021,98 fr. deficito: 3.470,85 fr.) Kiam iu eldonisto konstatas, ke la trian jaron lia eldonaĵo ankoraŭ havas tian deficiton, li ĝenerale aŭ ĉesigas ĝin aŭ tute ĝin transformas. Tio estas necesa heroaĵo. Fakte la Oficiala Gazeto publikigis listojn de grupoj, kies utileco estas tre duba, kaj pri la lingvaj institucioj informojn tiajn, ke ili estus facile publikigeblaj unu aŭ dufoje jare en speciala malgranda aktaro. Ĉiuokaze estas plene senutile ĉiujare pagi 3 aŭ 4.000 fr. por io facile transformebla. Tiuj elspezoj havas karakteron de tia videbla superflueco, ili estus tiel facile eviteblaj, ke oni eĉ ne povas kompati tiujn, kiuj ilin pagis. Ni ne kredas, ke la agado de la L. K. estas tiel febra, ke la publikigo de ĝiaj aktoj postulas specialan monatan gazeton. Almenaŭ laŭ la konkretaj rezultatoj oni konstatas, ke la Esperantistaro malmulte interesiĝas je tiuj dokumentoj.

Mi iom longe esploris la financan demandon. Ĝi estas efektive esenca. Kiu volas abstrakte esplori la organizan demandon sen ekzameno pri la financa situacio de la koncernaj organizaĵoj, ne povos alveni al konkludoj praktike valoraj. Tial la konfidencieco de tiuj ciferoj, kiuj hontigas neniun, estas neniel pravigebla. Oni petas nian monon. Ĉu oni permesos al ni juĝi, kiel ĝi estos uzebla, eĉ se de tia ekzameno rezultas malagrablaj konkludoj?

Ni transiru al cirkulero 2a (18 novembro). Tiu cirkulero priparolas la fiksadon de la kotizaĵo. Oni eble rememoras, ke je la fino de la dua laborkunveno en Antverpeno, kiam la kongresanoj, lacigitaj de konfuzaj diskutoj kaj pli priokupitaj de la tagmanĝo ol de la organiza demando, estis forirontaj, oni proponis, kvazaŭ hazarde, ke povos elekti rajtigitajn delegitojn nur la anoj de grupo pagintaj jaran kotizon al la C. O., difinotan de la Administra Komitato. Tiu propono, konfuze diskutita en tiu lasta momento, estis fine akceptita per malgranda plimulto. Tio estis farita rapidege, antaŭ ol oni havis la eblon diskuti la financan staton de la C. O., antaŭ ol oni ion decidis pri la organiza demando. Sed, mi ripetas, estis pli ol la dek-dua, oni estis malsata, kaj en tiuj okazoj oni voĉdonas kion ajn — eĉ dufoje malsaman aferon kiel mi vidis. La afero estis do lerte aranĝita. La procedo estas duba, sed oni scias, ke nur la rezultatojn oni devas konsideri..... En la cirkulero 2a, oni proponas 1 Sm. por ĉiu aro de 25 anoj. Plie, por esti enregistrigata, ĉiu grupo devas mem pagi kotizaĵon de 2 Sm. kun abono al Oficiala Gazeto. Anstataŭ unu kotizaĵo, jam tre kontestita, oni ricevas du! Ni haltu momenton por admiri la situacion en ĝia tuta beleco: La Kongreso elektas komisionon por esplori la organizan demandon, kaj por la bela ŝajno oni petas, ke ĉiuj personoj, kiuj havas proponojn, bonvolu ilin sendi al la dirita komisiono, kiu raportos antaŭ la 1a de Januaro 1912 (kion ĝi cetere tute ne faris). Dume, oni agas kvazaŭ tiu demando estus solvita, voĉdonigas surprize kotizaĵon, postulas du anstataŭ unu, kaj preparas ĉion por meti la Esperantistaron antaŭ plenumita fakto. Se oni komencas agi kun tia orda maniero, ni antaŭvidas, ke la «centra» organizo alportos al ni pli da disputoj, ol da utilaj rezultatoj.

La 3a cirkulero (16 decembro) estas dediĉata al la kreo de Societo de amikoj de Esperanto (I. S. A. E.), kiu laŭ §1. celas «helpi la klopodojn de la C. O. por plifaciligi la enkondukon de Esperanto en la tutan mondon, kaj ĝian disvastiĝon kaj ĝeneralan uzadon, kiel duan lingvon inter ĉiuj popoloj». Kvankam la organiza demando ne estas solvita, ni jam havas: 1e Centran Oficejon, 2e Konstantan Komitaton de la Kongresoj, 3e Administran Komitaton, 4e Societon de Amikoj de Esperanto, 5e Rajtigitajn Delegitojn. Kia simpleco! Plie, en cirkulcro 3a oni diras al ni:

«.....Ĉar tiu societo (I. S. A. E.) kunligos multajn kategoriojn de personoj, ĉu jam adeptoj de Esperanto, ĉu nur amikoj de la lingvo, ĝia kreado estas tute sendependa de la kreado de Unuiĝo de la naciaj Esperantistaj societoj (ankoraŭ! Red), kiun kelkaj Esperantistoj povas ankoraŭ proponi kaj kies kreadon nur povas regule decidi nova Kongreso. Ĝi do povas funkciadi apud tiu Unuiĝo, se tiu kreado estas decidita, kaj ĝi ne sin turnas tute al la samaj personoj kaj havas ankaŭ malsaman celon.»

Facile estas aserti tion. Tamen, ni ne bone vidas, kiel kunvivos tiu ĥaoso de institucioj, verŝajne kunligotaj per nova komitato. Kio okazos, se estas konflikto inter tiuj Amikoj de

Esperanto (kiuj povas esti neesperantistoj) kaj la Esperantistaro? Ĉar la unuaj pagas[1], ĉu ili ne rajtos pli-malpli trudi decidojn al la duaj, kaj se la duaj rifuzas sekvi (ekzemple, se la unuaj deziras reformojn), la «amikoj de Esperanto» plene rajtus ĉesigi sian helpon[2]. La Esperantistaro estos do submetata al la reĝimo de la plutokratio (regado de la plej riĉaj), kiun oni ne konfuzu kun aristokratio (regado de la plej bonaj)...

La 4a cirkulero (30 januaro) informas nin, ke la C. O. ricevis 20 respondojn, el 35 membroj. Inter tiuj 20, 4 malaprobis, 3 faris diversajn kritikojn, kaj 13 aprobis la proponitan kotizaĵon, kiu do eĉ ne estis akceptita de la plimulto de la membroj (13 el 35!). Tio ne estas grava: la duobla kotizaĵo estas konsiderata kiel akceptita. La grupoj, kiuj volas ankoraŭ ekzisti kaj havi la eblon esprimi sian opinion, devas do nepre aboni la Oficialan Gazeton, kvankam la Kongreso decidis absolute nenion similan. La celo de tiu manovro estas la jena: ĉar pagos tiun duoblan kotizaĵon nur la grupoj pli-malpli favoraj al centra organizo per la C. O. kaj ĉar nur tiuj grupoj estos reprezentataj en Krakovo, oni tiel esperas, ke la rajtigitaj delegitoj nur sankcios tion, kio estis farita, ornamante la tuton per nova malpreciza komitato. Tiel okazos, se la Esperantistaro, komprenante, ke oni fidas je ĝia nescio, ne resendas la duoblan kotizaĵon kaj tiujn admirindajn regularojn al iliaj aŭtoroj — afero plej facile realigebla.

La cirkulero 4-a estas rimarkinda pro sia malklareco. Se la membroj de la Administra Komitato ofte ricevas tiajn komunikaĵojn, ni sincere kompatas ilin. Per la cirkulero 2-a, oni submetis al la anoj de la Administra Komitato projekton de regularo «por la enskribo de societoj kiuj deziras elekti rajtigitajn delegitojn». Kiel ni supre vidis, tiu regularo ŝajnis akceptita; tamen la prezidanto diras en cirkulero 4-a:

  1. Ni supre vidis, ke ili devos preskaŭ ĉion pagi, ĉar 25.000 Esperantistoj (en la plej bona supozo!) pagantaj 10 ct. liveros 2.500 fr. dum la C. O. bezonas de 25.000 ĝis 30.000 jare.
  2. Tio ne estas vana hipotezo: oni memoru la aferon de D-ro Javal, la unua monhelpinto de la C. O.