Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en konkreta, preciza verko, kaj en ĉi tio kuŝas la signo de la vera utila genieco: la harmonia kunigo, la kunlaborado de l’pensado kaj de l’realigado.

Aliaj antaŭ li kaj post li revis pri plifaciligo de l’interhomaj rilatoj; aliaj prilaboradis lingvajn projektojn kaj eluzis sian vivon per detalaj teknikaj laboroj en la kampo de arta lingvo, sed neniu kunigis tiel intime la flugaltan pensadon kun la praktika kreado, kun tiu profunda kono de l’bezonoj kaj postuloj praktikaj, kiu estas tiel akra ĉe li.

Alia signo estas karakteriza kaj troviĝas ĉe ĉiuj veraj kreantoj: li