Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nenion prenas el la aliaj, sed ĉion mem kreas, li mem suferas por sia kreaĵo, li mem ĝin plibonigas. Vi nenie vidis, ke Zamenhof konsultis dikegajn volumojn de lingvistiko kaj sentis la bezonon esplori ĉiujn eblajn teoriojn pri la esenco de la lingvoj, sed li ĉion bezonatan de li trovis en la vivo, ĉirkaŭrigardante en sia urbo Bielostoko, kiu estis por li kiel bildo malgranda, sed tute fidela, de la vasta nuna mondo, kun ĝiaj gentaj malamoj, ĝiaj lingvaj malkonsentoj, ĝiaj rasaj ŝovinismoj. Vi legis, kiel ĉe li ekaperis la fruktodona ideo pri la afiksa sistemo: li ĉiam okupata per sia unika penso vidis surskribaĵon,