Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiu donis al li la ĝermon de l’solvo de gravega demando. Li ĉion mem sentis kaj eltrovis, konstatante, pripensante siajn konstatojn, ne kiel kritikanto, sed kiel kreanto lumigata de potenca idealo, kiel homo, kiu serĉas inter malsamaĵoj, kio estas komuna, esenca, sekve neŭtrala. Per tio mi estas kondukata al vere originala karaktero de nia majstro: la sento pri internacieco. Por krei lingvon internacian kun naturaj elementoj, por realigi tiun sintezon de ekzistantaj idiomoj, estis necesega, ke la homo, kiu tion kuraĝis fari, mem sin altigu super sia gento kaj sia lingvo, spirite etendiĝu trans la limoj de sia hej-