Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

molando, penetriĝu en la pensmanierojn de la diversaj popoloj, ne nur konu la krudan materialon de la lingvoj, la vortojn kaj la formojn, sed la vivon, la propran spiriton de tiuj lingvoj; estis necese, ke li eniru en ilin, forĵetinte ĉiun gentan, rasan aŭ lingvan ligilon, serĉu inter tiu densa plektaĵo de diverskoloraj stofoj ion sufiĉe komunan, sufiĉe akcepteblan de ĉiuj popoloj, ion, en kiu ĉiu retrovos parton de sia amata lingvo, en kiu estas respektataj la naciaj sentoj en sia pozitiva flanko. Vere giganta kaj ne plenumebla ŝajnis tiu laborego. Ne la sola racio povis ĝin venki. Zamenhof tamen sukcesis tion