Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fari. Li kvankam loĝanta en sama lando sciis sin altigi super la gentaj limoj; li sciis esti internacia, ne en tiu senco, ke li ĉion platigis kaj niveligis laŭ unu sia teorio — kio ja estas facila — sed per tio ke li el la diverseco eltiris ion komunan, unuecan, kiu ne mortigas tiun diversecon, sed ĉerpas el ĝi sian vivon kaj sian gracion. Oni povus montri, ke ĉi tiu sento estas natura produkto, ke la vivado en urbo kaj lando, kie kunloĝas tiom da diversaj gentoj, ke la spektaklo de iliaj malsamaĵoj, la serĉado de iu por ili komuna interkomprenilo akceptebla de ĉiuj, akrigis lian senton pri internacieco. Kio ajn