Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas, en Esperanton li kunigis, li ekvilibrigis, li harmoniigis ĉiujn pensmanierojn. La lingvo estas nek speciale latina, nek speciale germana, nek speciale slava; ĉiu retrovos en ĝi ion de tiuj lingvosistemoj, sed kiel mirinde kunaranĝitaj, kunfanditaj, reciproke neŭtraligitaj estas tiuj diversaj pecoj! Kiel memstara kaj originala prezentiĝas la rezultato de tiu plektaĵo, nia Esperanto, kiu aspektas ne kiel Arlekena vestaĵo, sed kiel vera lingvo, havanta propran spiriton, dank’al la harmonia genio, kiu kunmetis ĝiajn fundamentajn partojn kaj al la vivo, kiu dank’al ni, ĝiaj uzantoj, elradias de ĝi.