Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

postuloj de la praktiko. Li havis profundan senton pri la libereco kaj necesa malcerteco, permesebla de la unueco kaj ĉiea komprenebleco; li unuvorte havas la senton de l’mezuro. Kiel necesa estis tiu sento, ni tion ĉiutage konstatas en la kampo prilaborita de Zamenhof. Iuj sin gvidas ekskluzive per la logiko, aliaj nenion kreas, sed kunigas ĉion troveblan, sen penso kaj sen sento. Zamenhof ĉiam staris sur la meza vojo. Ne nur en la lingvo aperas tiu sento de la mezuro, sed en lia vivo, en lia saĝa morala kondukado de nia afero.

Ha! sendube, mi scias, ne ĉiuj