Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

trovos lian verkon perfekta sed ĉiu serĉas la perfektecon sur malsama vojo por ĝin neniam atingi, ĉar tiu perfekteco estas nur unuflanka. Dume, ni ekzistas, dume la vivo laboras super la fundamento de Zamenhof, ĝin pliriĉigas, ĝin plilarĝigas. Ni kun sereneco aŭskultas, ke Esperanto ne estas ankoraŭ tute perfekta, ĉar ni tre bone scias, ke ĝi, nek io ajn, estos iam perfekta. Ni scias, ke Esperanto estas arta verko, ke tiel same kiel majstroverkon literaturan vi devas akcepti eĉ se kelkaj detaletoj al vi ne plaĉas, vi tiel same devas akcepti Esperanton kiel ĝi estas, kun ĝiaj eblaj difektetoj, malsamaj laŭ la