Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rigardantoj — ĝin akcepti pro la nova trezoro kiun ĝi alportas al la homaro aŭ ĝin tute neakcepti. La kritikistoj kaj la miopuloj ne atentante la sunon, sed zorge ekzamenante per telekospo ĝiajn makuletojn, ĝin ne akceptos, sed la homoj pozitivaj kaj konstruemaj, kiuj pli atentas la vivigan sunon ol la neokulvideblajn makulojn, ĝin akceptos kaj ĝin uzos — kaj tio sufiĉas por ke ni venku.

De la laboro de ni ĉiuj dependas tiu venko. Nia agado ĉiam estu plenumata laŭ la vojo mem, kiun sekvis nia majstro kaj por ke efektivigebla estu tiu postulo, ni ĉiam pli kaj pli rigardu al la Zamenhofa penso, ni