Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas kunigitaj de la sama sento: Dankemeco al la kreinto de Esperanto, admiro al lia verko, fideleco al lia idealo. Klarigi al vi kial ĉi tiuj sentoj nin ĉie samtempe kunigas, kial super niaj individuaj ĉiuspecaj malsamaĵoj nin envolvas la sama deziro, mi ne bezonas. Ĉiu Esperantisto, ĉe kiu la Esperantisteco ne kuŝas nur en la kono de iaj gramatikaj formoj, tion jam scias, ĉar ĉiu tia Esperantisto konscia konatiĝis kun la instruoriĉa historio de nia afero, de la tempo kiam ĝi ĝermis en la cerbo, kaj, se mi povas diri, en la koro de nia majstro, ĝis kiam ĝi sen alia levilo ol la forto de la ĝin