Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

naskinta ideo brave alpaŝis antaŭ la mondo. Vi ĉiuj konas — aŭ se vi ĝin ne konas, mi senhezite vin riproĉas pri tiu grava manko — vi ĉiuj konas la belan leteron pri la deveno de Esperanto, en kiu Zamenhof rakontas en la tiel modesta maniero, kiu karakterizas liajn personajn verkaĵojn, kiel li estis alkondukita al la ideo de Esperantismo. Vi tie legis kaj miris, kiel la juna Zamenhof, de la plej frua aĝo, estis interne frapita de la sennombraj malkonsentoj, kiujn naskis la diverslingveco, dank’al kiu rilatas ne homo kun homo, sed lingvano kun alilingvano, naciano kun alinaciano. Rimarku ĉi tiun esencan