Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fakton: Zamenhof ne kreis Esperanton, ĉar li per rezonado alvenis al la konkludo, ke lingvo internacia estus tre dezirinda por ke intelektuloj povu kompreni unu la alian; li ne agis kiel scienculo, por la sciencularo; li agis kiel homo por la homaro. Li ne kreis Esperanton por pure scienca lingva celo, sed li kreis ĝin por sociala homara celo. Li vidis en Esperanto rimedon dank’al kiu la homoj, super la baroj de la nacieco kaj lingvo povos reciproke sin kompreni kaj rilati unu kun la alia en plena egaleco kaj justeco, ĉar ĉiuj staros sur unu neŭtrala kampo. Ĉi tiu ideo lin turmentis; ĉi tiu ideo