Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Certe mi ne batalos kontraŭ diaĵoj senmortaj.
Eĉ la kuraĝa Likurgo, la filo de l' glora Driaso 130
Vivis ne longe post lia batalo kontraŭ senmortaj.
Iam li la nutristinojn de Dioniso atakis
Sur la supraĵo de Niso la sankta, sed tiuj ĉi kune
Ĵetis la sceptrojn sur teron, ĉar la mortigisto Likurgo
Ilin per vipo frapegis, kaj mem Dioniso pro timo 135
Iĝis en ondojn de maro, kaj lin al si prenis Tetiso,
Lin, tremigitan de l' voĉo minaca de l' viro potenca.
Sed tiun baldaŭ koleris la dioj trankvile vivantaj,
Kaj lin Kronido blindigis. Post tio ĉi li nelongtempe
Vivis, ĉar li malamata estis de dioj senmortaj. 140
Ne, mi ne volas batali kontraŭ la dioj feliĉaj!
Sed se vi estas mortema manĝanto la fruktojn de l' tero,
Venu ke vi pli rapide eniru en regnon de ombroj."
  Al li respondis renkonten la glora Hipoloĥoido.
"Nobla Tidido, pro kio vi pri mia gento demandas? 145
Al la arbaraj folioj similas la gentoj de homoj:
Unuj la vento sur tero dissternas, aliajn l' arbaro
Ree kreskigas, se venas denove la varma printempo,
Tiel la homoj: ĉi tiuj pereas kaj tiuj naskiĝas.
Sed se vi volas, mi al vi klarigos, ke vi konatiĝu 150
Je nia gento, tre bone konata al multe da homoj.
Estas en la ĉevalriĉa Argujo urbo Efiro,
Tie vivadis Sizifo, plej lerta ol ĉiuj mortemaj;
Li, l' Eeolido Sizif' havis filon nomintan sin Glaŭko;
Glaŭko la neriproĉeblan Belerofonton embriis, 155
Al tiu ĉi la senmortaj belecon kaj grandan kuraĝon
Donis. Sed Preto elpensis kontraŭ li grandan malbonon
Kaj el la lando patruja lin pelis, regante potence
La Argoanojn, al li submetitajn per Zeŭso Kronido;
Tiun ekamis la dia Anteo, l' edzino de Preto, 160
Kaj lin logadis sekrete, sed ŝi lin ne povis konvinki,
Tiun ĉi Belerofonton prudentan kaj bondezireman.
Tial ŝi venis kun falsa parolo al Preto la reĝo:
  "Mortu, ho Preto, aŭ vi mem mortigu Belerofonton,
Kiu min volis delogi per amo, de mi ne volata." 165