Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

  Tiel ŝi diris. La reĝo, ĉi tion aŭdinte, koleris,
Sed li evitis mortigi (li timis ĉi tion en koro).
Li en Likujon lin sendis kaj al li malĝojajn signaĵojn
Donis, gratinte mortvortojn sur tabuleto fleksita,
Al la bopatro portota, de kiu li morton ricevos 170
Kaj li eniris Likujon sub bona favoro de dioj.
Jen li atingis la landon, ĉe ondoj bruantaj de Ksanto,
Kaj lin favore honoris la glora Likuja reganto,
Daŭre naŭ tagoj regalis kaj por li naŭ bovojn oferis.
Sed kiam la dekafoja rozfingra Eoso aperis, 175
Li sian gaston demandis kaj volis rigardi la signojn,
Al li de Preto reganta de lia bofilo senditajn.
Nun, kiam li sciiĝis la signojn mallumajn de morto,
Li lin ordonis — mortigi la nevenkeblan Ĥimeron,
Kiu devenis de gento de dioj, sed ne de mortemaj; 180
Drako per posto, lion per kapo kaj ĉamo per mezo,
Ĝi terurege elmetis potencan flamantan fajrspiron;
Tamen li ĝin mortigis, fidante je signoj de dioj.
Due li faris militon kontraŭ la gloraj Solimoj,
La plej teruran ol ĉia, farita de li kontraŭ viroj, 185
Trie li la Amazonojn la virekuraĝajn mortigis.
Tamen por la reveninta la reĝo elpensis ruzaĵon:
Li plej kuraĝajn Likiojn de l' vasta Likujo elektis
Kaj ilin kaŝis embuske; sed ili ne venis pli hejmen:
Ĉiuj pereis de Belerofonto la neriproĉebla. 190
Fine la reĝo ekkonis ke estas li ido de dio
Kaj lin detenis kaj donis al li sian belan filinon;
Li ankaŭ donis al li la duonon da reĝa potenco
Kaj la Likioloĝantoj — parton da tero plej bona,
Riĉa je belaj plantaĵoj kaj je rikoltoj de kampo. 195
Trio da idoj naskiĝis al Belerofonto kuraĝa,
Tri: Hipoloĥo, Isandro kaj Laodomio-filino.
La multesaĝa Kronido kuniĝis kun Laodomio,
Kaj Sarpedonon ŝi naskis, heroon al dio similan.
Belerofonto surtiris sur sin malamegon de dioj 200
Kaj ĉirkaŭvagis sur kamp' Aleia en tuta soleco
Kun malĝojego en koro kaj plenevitante vivulojn;