Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se ŝi forigos de l' sankta Trojurbo la viron Tididon,
La sovaĝegan heroon, farantan ĉe ni teruraĵon.
Iru vi al la sanktejo de la venkulino Ateno
Dume mi al Aleksandro iros kaj ilin alvokos, 280
Se li min volos obei. Ho, plaĉu al dioj, ke sub li
Tuj malfermiĝu la ter'. Dio kreis lin por pereigo
De l' Trojpopolo, de l' reĝo Priamo kaj de liaj idoj.
Ho, se mi vidus lin iri de tie ĉi for al Aido,
Mia animo forgesus pri mia mizero maldolĉa!" 285
  Diris li. Ŝi en la domon revenis kaj al servantinoj
Baldaŭ ordonis venigi plej noblajn virinojn de l' urbo.
Poste ŝi mem subeniris en ĉambron la boneodoran,
Kie troviĝis vestaĵoj multformaj, tre bele broditaj
De artistinoj Sidonaj — ĉi tiujn vestaĵojn Pariso 290
De Sidonurbo elportis, kiam li naĝis la maron
Por forkonduki Helenon, naskitan de patro noblega —
Por la diino elektis Hekabo unu el ili,
Kiu samtempe montriĝis plej granda kaj bele brodita,
Kiel belstelo brilegis kaj kuŝis sub ĉiuj ceteraj. 295
Poste ŝi iris returnen, sekvita de noblaj virinoj.
  Jen ili al la sanktejo de Palas-Ateno alvenis,
Kaj la ruĝvanga Teano por ili la pordon malfermis,
Ŝi, la filin' de Kiseo, edzin' de hero' Antenoro
Kaj de Trojanoj nomita pastrino de Palas-Ateno; 300
  Jen ili levis la manojn, kun ĝemo petante Atenon;
Sed la ruĝvanga Teano, la belan vestaĵon preninte,
Ĝin sur genuojn de la belabukla diino surmetis
Kaj al filino de l' granda Kronido petege eldiris:
  "Urbapoganto, majesta Ateno, plej nobla diino, 305
Rompu vi la ponardegon de la Tideido, kaj lin mem
Suben faligu en polvon antaŭe la Skeaj pordegoj
Por ke al vi ni oferu dekdu unujarajn bovidojn.
Ne ekprovintajn ankoraŭ la jugon, se vi kompatos
La Trojurbon, virinojn kaj niajn malgrandajn infanojn." 310
  Tiel ŝi diris preĝante, sed ŝin ne atentis Ateno.
Dum ili preĝis al la naskitino de Zeŭso potenca,
Iris Hektoro al dia Pariso, en lian beldomon,