Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiu vin ambaŭ egale samtempe amas kaj zorgas.
Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon, 210
Certe, per vortoj vi povas insulti lin laŭ via volo.
Mi al vi diras, kaj tio ĉi estos efektivigita:
Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj
Pro tiu ĉi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu."
     Ŝin respondante, eldiris Aĥilo rapidapieda: 215
"Vere, estas bezona vian ordonon obei,
Malgraŭ la koro kolera: ĉar tio ĉi estas pli bona:
La obeantan al dioj, dioj volonte atentas."
    Diris li, kaj sur arĝentan tenilon li metis la manon,
Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante 220
Vortojn diinajn. Ŝi baldaŭ ekflugis Olimpon, loĝejon
De dio Zeŭso ŝildontenanta, al dioj aliaj.
     Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera
Al Atrido: li sian koleron ne ekĉesigis:
      "Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuraĝo! 225
Vi en la koro neniam havas kuraĝon vin armi,
Por kune kun la popolo batali aŭ kun la Aĥajoj
Plej eminentaj embuski vin: tio laŭ vi estas — morto.
Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Aĥaja
Vian kontraŭdiranton senigi de lia donaco. 230
Reĝo-popolmanĝegulo, netaŭgulojn reĝanta!
Ĉar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus.
Sed al vi mi nun diras kaj faras ĵuron grandegan,
Ĵuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj branĉojn
Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon, 235
Kaj ne reekfloronta (ĉar fero de ĝi ekdemetis
Ĝiajn foliojn kaj ŝelon), kaj portadata en manoj
De Aĥajidoj-juĝistoj, gardantaj la leĝojn, venantajn
De l' dio Zeŭso; mi ĵuras je tiu ĉi ĵuro grandega,
Ke eksopiros tuj ĉiuj Aĥajoj, serĉante Aĥilon... 240
Tamen, malgraŭe doloro via, ne povos vi helpi
Ilin, ekmortigotajn amase per man' de Hektoro
La virbuĉanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis
Vi plej kuraĝan el ĉiuj Aĥajoj malestiminta."