Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

      Tiel dirinte, sur teron ekĵetis li sian sceptron, 245
Beligitan de najloj oraj, kaj baldaŭ sidiĝis.
Sed Atrido koleris ankaŭ. Kaj levis sin poste
La dolĉalingva kaj tondravoĉa Nestoro el Pilo,
El kies buŝo fluadis dolĉamiela parolo;
Estis li nun travivinta jam du generaciojn, 250
Kiuj naskiĝis kaj vivis kune kun li en la sankta
Urbo Pilo, hodiaŭ li superreĝis la trian.
Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektiĝo:
      "Ve, ho kia malĝojo surfalas sur teron Aĥajan!
Certe, ekĝojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj, 255
Ankaŭ l' aliaj Trojanoj eksentos ĉarmegon en koro,
Se ili aŭdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas
En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj.
Sed vi aŭskultu, ĉar ambaŭ pli junaj vi estas ja ol mi.
Iam mi havis aferon kun viroj ankoraŭ pli fortaj 260
Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malŝatis.
Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn,
Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn,
Kiel Keneo aŭ Eksadio aŭ Polifemo
Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea. 265
Ili estis pli fortaj ol ĉiuj, sur tero naskitaj,
Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraŭ plej fortaj,
Kontraŭ montaj monstregoj, ilin fordetruante.
Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo,
El malproksima lando: alvokis min tiuj ĉi viroj; 270
Kune kun ili batalis mi, kaj kontraŭ ili nenia
Homo, sur tero naskita, havis kuraĝon batali.
Sed ankaŭ ili konsilon mian obee atentis.
Nun vi ankaŭ obeu: obei ja estas pli bone.
Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la filinon, 275
Sed ĉe li lasu donacon, donitan de la Aĥajidoj,
Sed ankaŭ vi, Peleido, ĉesu kun reĝo disputi
Malpacante: konvenas ja honoro pli alta
Al sceptroportanta, kiun Zeŭso glorigas;
Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino, 280
Estas li ja pli potenca, ĉar reĝas li multajn popolojn.