Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas,
Kontraŭ Aĥilo demetu vian koleron : li estas
Forta apogo Aĥaja en pereigema milito."
Diris al li respondante Agamemnono potenca : 285
"Vere! Vi, ho maljunulo, ĉion eldiris konvene,
Sed tiu viro deziras esti pli alta ol ĉiuj,
Volas estriĝi je ĉiuj, volas ordoni al ĉiuj
Kaj doni leĝojn, al kiuj, certe, neniu obeos.
Se lin la dioj eternaj instruis ĵetadi ponardon, 290
Ĉu ili ankaŭ pro tio permesis al li—nin insulti?"
Lin interrompis kaj diris diosimila Aĥilo;
"Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netaŭgulo,
Se mi vin kontentigadus je ĉio, kion vi volas.
Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi 295
Ne ordonu, ĉar mi ne intencas al vi humiliĝi.
Tion mi diras al vi, kaj ĝin vi konservu en koro :
Mi la manon armitan ne levos pro la knabino
Kontraŭ vi aŭ aliaj : vi donis kaj vi ŝin deprenas.
Sed el mia cetera havo en ŝipoj rapidaj 300
Vi nenion deprenos kontraŭ mia bonvolo.
Sed se vi volas, elprovu, ke ĉiuj kune ekvidu,
Kiel el vi nigra sango ĉirkaŭ ponardo ekfluos."
Tiel ili disputis per malamikaj paroloj
Kaj, leviĝinte, dislasis ĉe ŝipoj la kolektigitajn. 305
Peleido foriris al tendoj kaj ŝipoj rapidaj
Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj,
Sed Atrido surmetis sur maron ŝipon rapidan,
Dudek remistojn elektis kaj metis en ĝin hekatombon
Por la dio kaj ankaŭ la Ĥrizofilinon ruĝvangan, 310
Kaj Odiseo multsaĝa tie estis ŝipestro.
Ĉiuj sidiĝis kaj baldaŭ eknaĝis sur vojon malsekan.
Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono.
Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enĵetis,
Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio : 315
Bovojn kaj kaprinojn ĉe bordo senfrukta de l' maro,
Kaj l' odoro ofera en fumo suriris ĉielon.
Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/13
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estas provlegita