Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed ĵus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendo
La Brizeidon, donacon honoran de Aĥajidoj.
Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi.
Vi sur Olimpon suriru kaj Zeŭson petegu, se iam
Vi lian koron ĝojigis per paroloj aŭ agoj, 395
Ĉar mi vin ofte aŭdadis gloriĝi en domo de l' patro,
Ke l' ĉirkaŭitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola
El senmortema diaro de malhonora pereo
Igis for, dume kateni minacis lin ĉiuj aliaj :
Hero kaj Posejdono kaj ankaŭ Palas-Ateno. 400
Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn,
Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan
Breareo de dioj kaj—Egeono de homoj,
Ĉar li estas multege pli forta ol lia patro;
Apud Kronido sidiĝis li fiera de gloro, 405
Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeŭson kateni.
Rememorigu lin, antaŭ li sidiĝu kaj liajn
Vi ĉirkaŭprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn
Aŭ ĝis tendaro kaj ŝipoj la Aĥajidojn forpeli
Mortigatojn, ke ĉiuj sciiĝu la krimon de l'reĝo, 410
Ke li mem, Agamemnono Atrido, la ĉefo de viroj
Sciu l' ofendon, faritan al plej kuraĝa Aĥajo."

   Larmojn verŝante, respondis al sia filo Tetido :
"Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan!
Ho, se vi povus ĉe ŝipoj sen larmoj kaj sen malĝojo 415
Sidi, ĉar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta.
Nun ne longtempa kaj pli malfeliĉa ol ĉiuj vi estas
Per unu fojo. Ho, mi vin por malfeliĉo eknaskis.
Tion al tondronĵetanta Zeŭso, se volos li aŭdi,
Iras mi diri nun supren, sur multaneĝan Olimpon. 420
Vi do, sidante ĉe ŝipoj rapidaj, ne ĉesu koleri
La Aĥajidojn kaj tute detenu vin de la milito.
Zeŭso hieraŭ festeni al Etiopoj senpekaj,
Ĉe l'Okeano, foriris kaj kune kun li—la diaro,
Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon. 425
Tiam eniros mi kupran domon de Zeŭso, mi liajn
Ekĉirkaŭprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas."