Ĉiujn per ŝia petego, — Trojanojn minacas mizeroj
De Kronido. Vi tion memoru en via animo
Kaj ne forgesu, kiam vin dormo la dolĉa forlasos."
Tiel dirinte, forflugis la sonĝo, lin restiginte 35
Pripensadantan en koro pri la neefektiviĝonta,
Ĉar jam hodiaŭ esperis li ekalmiliti Trojurbon.
Malsaĝegulo! Projektojn de Zeŭso li tute ne sciis,
Ĉar reĝemigi kaj remizerigi nun volis la dio
En teruregaj bataloj Trojanojn kaj Aĥajidojn. 40
Jen, penetrita ankoraŭ tuta de dia parolo,
Li ekleviĝis kaj vestis sian ĥitonon molegan,
Novan kaj belan kaj sur ĝin surmetis larĝegan mantelon,
Poste alligis al blankaj piedoj sandalojn belegajn
Kaj sian glavon arĝentonajlan surpendis sur flanko, 45
Prenis en manon la patran sceptron, la nedetrueblan,
Kaj tuj aliris al ŝipoj de kuproarmitaj Aĥajoj.
Jam la diino Eoso suriris sur altan Olimpon,
Por tagan lumon anonci al Zeŭso kaj dioj aliaj,
Kiam Atrido ordonis al altesonaj heroldoj 50
La buklokapajn Aĥajojn al konsiliĝo kunvoki,
Kaj ili vokis. Rapide la alvokitaj alvenis.
Sed li antaŭe kolektis la maljunulojn multsaĝajn
Apud la ŝipoj de reĝo Nestoro, loĝanto de Pilo.
Ili sidiĝis, kaj nun li proponis la saĝan konsilon: 55
"Aŭdu, amikoj! Dum dormo alvenis al mi dia sonĝo
En la nokt' ambrozia; ĝi tute al dia Nestoro
Estis mirinde simila per kresko, figuro, grandeco;
Ĝi, stariĝinte ĉe kapo mia, eldiris la vortojn:
"Filo de saĝa Atreo ĉevalobridulo, vi dormas! 60
Sed tutan nokton ne devas dormadi la viro konsila,
Konfidigita de multaj popoloj kaj devoj gravegaj.
Vi min atentu: mi venas kiel kurjero de Zeŭso,
Kia zorgadas pri vi kaj kompatas eĉ de malproksime.
Al vi ordonas li armi la buklokapajn Aĥajojn, 65
Povas vi nun ekposedi la larĝastratan Trojurbon,
Ĉar l' Olimpanoj senmortaj hodiaŭ jam ne disiras
En opinioj pri tio: Her' unuigis nun ilin
Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/23
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita