Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Per dolĉaj vortoj detenu vi ĉiujn kaj ne permesu, 180
Ke ili trenu sur maron la ŝipojn duflanke fleksitajn."
  Tiel ŝi diris. L' heroo ekkonis la voĉon diinan,
Kaj li ekkuris, mantelon fordeĵetinte; ĝin levis
Eŭribato, Itaka heroldo, lin alsekvinta.
Kaj Odiseo, veninte al Agamemnon Atrido, 185
Prenis de li lian sceptron patran kaj ne pereeblan
Kaj al la ŝipoj de kurpoarmitaj Aĥajoj aliris.
  Kian ajn reĝon li vidis aŭ militiston gloregan,
Li al li venis, per dolĉa parolo lin detenante:
  "Viro, ne al vi konvenas tremi nun kiel timulo, 190
Sed vi sidiĝu kaj ankaŭ ordonu aliajn sidiĝi,
Ĉar vi sendube ne scias l' intencon de Agamemnon;
Nun li elprovas l' Aĥajojn, sed baldaŭ li ilin ekpunos,
Ĉar en konsilo ne ĉiuj aŭskultis ja lian parolon.
Ke ne koleru li kaj ne ekpunu kruele l' Aĥajojn! 195
Estas terura kolero de reĝo, infano de Zeŭso,
Lia honoro devenas de Zeŭso kaj dio lin amas."
Sed se li vidis kriantan viron el simpla popolo,
Li lin batis per sceptro kaj diris la vortojn minacajn:
  "Vi, mizerulo, sidiĝu, kaj aŭdu vi virojn aliajn, 200
Pli estimindajn ol vi, malfortulo kaj nemilitema,
Vi, ne taŭganta en ĉiu batalo, en ĉiu konsilo.
Tie ĉi ja ni ne ĉiuj Aĥajoj regas samtempe,
Ĉar potencaro ne donas bonon, kaj estu nur unu
Reĝo kaj unu nur ĉefo, al kiu Zeŭso multsaĝa 205
Donis sceptron kaj leĝojn, por ke li potencu aliajn."
  Tiel potence ordigis li ilin, kaj al la konsilo
For de tendaro kaj ŝipoj ili nun ree rapidis
Brue, kiel ondego de maro eternebruanta
Kontraŭ la bordo ĵetiĝas, kaj eĥo respondas al maro. 210
  Ĉiuj aliaj sidiĝis trankvile sur lokoj iliaj,
Sole Tersito vantvorta nedeteneme kiradis;
Li, kies koro enhavis multajn parolojn malpurajn,
Por malpacigi senpense kaj malkonvene la reĝojn,
Se li nur trovis, ke tio la Argoanojn ridigis; 215
Li, plej malbela el viroj, venis kun ĉiuj al Trojo,