Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unu antaŭ alia ploras, volante en hejmon. 290
Ĉiu, certege, celadas al hejmo, sentante doloron,
Ĉar forestanto de sia edzino eĉ unu monaton
Plendas jam, kiam li estas en ŝipo multeremila
Detenata de vintraj ventegoj kaj maro bruanta.
Ni do, ni vidas nun forekruliĝi jam naŭan la jaron, 295
Ni, l' atendantoj. Kaj tial mi ne mallaŭdas l' Aĥajojn,
Malĝojantajn ĉe ŝipoj kaj hejmen volantaj. Sed estus
Honto al ni longrestintoj, se ni kun nenio revenus.
Ho, paciencu, amikoj, atendu vi, ke ni sciiĝu,
Ĉu almenaŭ Kalĥaso al ni antaŭdiris la veron. 300
Ĉar ni en koro ja scias bonege, kaj estas atestoj
Ĉiuj vi, kiujn la Keroj de morto ne forelkondukis:
Ŝajne hieraŭ ankoraŭ (dum en Aŭlidon la ŝipoj
Niaj eniris, por Trojon kaj Priamon minaci),
Kiam ni fonton ĉirkaŭis kaj al senmortuloj oferis 305
Sendifektajn la hekatombojn sur sanktaj altaroj
Sub platano, el kiu akvo brilega ŝprucadis, —
Signo mirinda aperis. Drako kun skvamoj purpuraj
Terurega (lin mem Kronido en mondon venigis)
El sub altaro elsaltis kaj sur la platanon ĵetiĝis. 310
Sur la platano kuŝadis senplumaj paseridetoj,
Sur ĝia branĉo plej alta, inter folioj, kaŝitaj;
Ok ili estis, la naŭa estis ilia patrino.
Ilin, mizere pepintajn, englutis tiam la drako,
Kaj la patrino, ĉirkaŭe flugante, pri l' idoj sopiris. 315
Sed jen kurbiĝis la drako kaj ŝin ĉe flugilo ekkaptis.
Sed post manĝego de la paseridoj kaj de paserino
Faris la dio el drako alvenigita la signon:
El ĝi ekfaris li ŝtonon, la Kronido multsaĝa.
Ni tiam staris silente kaj la aperon admiris. 320
Ĉar la terura apero nian aferon malhelpis,
L' antaŭdiristo Kalĥaso al ni rapide eldiris:
"Kial vi staras senvorte, vi, buklokapaj Aĥajoj?
Zeŭso antaŭpripensanta per tiu ĉi signo anoncas
Longe daŭrontan aferon, sed gloron eternan havontan. 325
Kiel la drako l' idetojn de la paserino englutis