Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(Ok ili estis kaj naŭ kun ilin naskinta patrino),
Tiel same naŭ jarojn ni antaŭ Trojo militos,
Tamen la dekan deĵetos ni larĝastratan Trojurbon."
Tiel Kalĥaso parolis, kaj ĉio fariĝas hodiaŭ. 330
Tial atendu kaj restu, ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj,
Tie ĉi ĝis almilito de granda urbo Priama."
  Tiel li diris. L' Arganoj laŭte ĝojegis; ĉirkaŭe
Krioj iliaj de ĝojo terure resonis de ŝipoj,
Kaj Odiseon la dian ĉiuj Aĥajoj laŭdadis. 335
  Poste al ili eldiris la estiminda Nestoro:
"Dioj! Vi en la konsilo kiel infanoj parolis,
Kiuj, malartaj, tute ne zorgas aferojn militajn.
Kio fariĝos el niaj kontraktoj, elniaj ĵuradoj?
Ĉu kiel fumo foriĝos konsiloj kaj zorgoj de viroj, 340
Kaj vinoferoj kaj manopremadoj neekrompeblaj?
Ĉar nur vanvorte disputas ni tie ĉi kaj ni ne povas
Peron eltrovi, kvankam de longe ni tie ĉi estas.
Estu malmola, decida, Atrido, kaj tiel antaŭe
Vi nin, Arganojn, denove konduku en sangan batalon, 345
Tiujn do (du — eble tri) lasu iri for, kiuj aparte
Volas (ne efektiviĝos tamen espero ilia)
Hejmen, en Argon, reveni antaŭe ol ili sciiĝos,
Ĉu estas vera aŭ ne la promeso de Zeŭso potenca;
Ĉar ni konfirmas, ke al ni Zeŭso balancis la kapon 350
Tiun ĉi tagon ĵus, kiam eniris ni ŝipojn rapidajn,
Argopopoloj, por porti al Trojo pereon kaj morton;
Ĉar dekstraflanken surĵetis li fulmon, la signon feliĉan.
Tial neniu el ni forrapidu hodiaŭ al hejmo,
Antaŭ ol tie ĉi kun ia Troja virino kunkuŝi, 355
Ke ni ekvenĝu malĝojon kaj larmojn de bela Heleno.
Se iu tamen fortege deziras en hejmon reveni,
Li kuraĝiĝu tuŝeti sian ŝipon nigretan,
Ke li antaŭ ol ĉiuj trovu pereon kaj morton.
Reĝo, proponu konsilon vi mem, sed nin ankaŭ aŭskultu. 360
Certe ne malestimeblan vorton mi volas eldiri:
Vi militistojn dividu laŭ popoloj kaj gentoj,
Ke al popolo — popolo helpu kaj gento al gento.