Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiu petegis linsavi de morto kaj batoj Aresaj.
Ankaŭ oferis Agamemnon, la ĉefo de viroj,
Bovon kvinjaran kaj grasan al Kronido potenca;
Li plej maljunajn kaj plej eminentajn Aĥajojn invitis,
Antaŭ ol ĉiujn Nestoron kaj Idomeneon, la reĝon, 405
Poste ambaŭ Ajaksojn kaj Diomedon Tididon,
Sesan do — Odiseon, egalan al Zeŭso per saĝo.
Sed Menelao al li seninvite volonte alvenis:
Sciis en koro li, kiel la frato pri li zorgadis.
Ili ĉirkaŭis la bovon, prenis la sanktan hordeon, 410
Kaj Atrido potenca laŭte preĝante eldiris:
  "Zeŭso, plej glora, plej granda, eteroloĝant' nigranuba!
Ke ne kaŝiĝu la suno kaj ne subenvenu mallumo
Antaŭ ol tute deĵetos ni la domegon Priamon,
Eknigrigitan de fumo, kaj forbruligos pordegojn; 415
Antaŭ ol mi ekdeŝiros kirason de brust' de Hektoro,
Trabatita per kupro, kaj ĉirkaŭ li liaj amikoj
Tere, en polvo kuŝante, mordos per dentoj la koton."
  Tiel li preĝis, sed lin Kronido ne volis atenti,
Sed, la oferon preninte, al li multajn zorgojn difinis. 420
Post la petego surŝutis ili la sanktan hordeon,
Kolon defleksis al bovo, ekbuĉis kaj felon deprenis
Kaj, eltranĉinte femurojn, ilin envolvis per graso
Duobligite, de pecoj da kruda viando kovrinte,
Tion ĉi ili sur ŝtipoj senfolietaj bruligis 425
Kaj, trapikinte internon, turnadis la korpon sur flamo.
Forbruliginte femurojn kaj internaĵon provinte,
Ili distranĉis la reston pece kaj metis sur stangojn,
Rostis penade kaj fine ili ĉion demetis.
Post la laboro ili aranĝis festenon, kaj tiam 430
Ili festenis, al koroj iliaj mankis nenio.
Post kvietigo de la malsato kaj de la soifo,
Tiel al ili aldiris la maljunulo Nestoro:
"Ho vi, Atrido plej glora, ĉefo Agamemnono,
Ke tie ĉi ni ne perdu pro vortoj la tempon, kaj pli ne 435
Malrapidigu l' aferon, de dio al ni konfiditan!
Ke la heroldoj la kuproarmitajn Aĥajojn per krio