Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bestojn, miksintajn sin dume paŝtiĝo, ree elektas, 475
Tiel ilin ordigis la ĉefoj ĉi tie kaj tie,
Por la batalon komenci kune kun Agamemnono,
Al Kronido simila per liaj okuloj kaj kapo,
Al Areso per kresko kaj al Posejdono per brusto.
Kiel bovo majesta elstaras inter brutaro 480
Virafiere, ĉar li distingiĝas el ĉiuj bovinoj:
Tiel formis lin Zeŭso potenca en tiu ĉi tago
Kaj lin distingis altege el aro kaj ĉiuj herooj.
  Nun vi sciigu min, Muzoj, Olimpajn supraĵojn loĝantaj,
Ĉar vi, diinoj, alestas ĉie kaj ĉion vi scias, 485
Nia do scio nenio estas, ni aŭdas nur famojn:
Kiaj estis la ĉefoj kaj la potenculoj Aĥajaj?
Sed mi ne povus sciig aŭ nomi la virojn amasajn,
Se mi posedus eĉ dekon da gorĝoj kaj dekon da langoj,
Voĉon senmalfortiĝeblan kaj bruston el kupro faritan, 490
Eĉ se la Muzoj, Olimpaj filinoj de Zeŭso potenca,
Min memorigus pri ĉiuj Aĥajoj venintaj al Trojo.
Tial mi sole nur la ŝipoestrojn kaj ŝipojn sciigos.
Regis la virojn Beotojn Peneleo, Leito,
Ankaŭ Arkezilao, Protoenoro, Klonio; 495
Kelkaj el ili loĝadis Hirion, ŝtonegan Aŭlidon,
Sĥenon kaj Skolon kaj la Eteonon montege-arbaran,
Greon, Tespeon, la vastajn valegojn de Mikaleso;
Multaj elvenis Eritrojn kaj Harmon, kaj Ilezion,
Multaj el Eleono, Hileo kaj el Peteono, 500
El Okaleo kaj el Medeono la stratobelega,
El Eŭtrezurbo kaj Kapoj kaj Tizbo kolomboriĉega,
El Koroneo kaj el Haliarto herbejariĉega
Kaj el Plateo kaj ankaŭ el Gliso la urbo vastkampa;
Multaj el ili naskiĝis en la Hipotebo beldoma 505
Kaj en Onĥesto, sanktarbojn de dio Neptuna naskanta;
Kelkaj en Arno vinbera, en Niso sanktega, Mideo,
Fine en Antedono, sur limo de Beotujo.
Tiuj ĉi viroj kvin dekojn da ŝipoj ekarmis, en ĉiu
Estis po cent dudek junaj kaj fortaj Beotujanoj. 510
  L' anojn de Aspledono kaj de Orĥomeno Minia