Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Si lin kondukis en l' urbon, en ŝian belegan sanktejon,
Kie ĝis nun al diino ŝafojn kaj bovojn oferas 550
L' Atenojanoj en daŭro de jaroj ĉirkaŭturniĝantaj).
Tiujn ĉi virojn kondukis la Peteid' Menesteo.
Al li neniu el homoj estis simila per scio
En batalo ordigi ĉevalojn kaj virojn armitajn.
Lin nur Nestoro konkuris, spertega pro aĝo altega. 555
Al Menesteo alsekvis kvar dekoj da ŝipoj nigretaj.
  Telamonido Ajakso el Salamino kondukis
Dudek ŝipojn, kaj apud l' Atenoj starigis li ilin.
  Virojn el Argo kaj el la fortmura urbo Tirinto
El Hermiono, Azino (ambaŭ havenoj ĉe maro), 560
El Heionoj, Trezeno kaj Epidaŭro vinbera,
El Eginurbo, Maseto (ĉiuj kuraĝaj Aĥajoj):
Tiujn ĉi virojn kondukis Diomedo kuraĝa
Kaj Stenelo, la filo de Kapaneo glorega.
La tria ĉefo estis Eŭrialo la dia, 565
Li, posteulo de Talaino kaj Mekisteido.
Ĉiujn Arganojn kondukis Diomedo kuraĝa.
Tiuj ĉi viroj ekarmis ok dekojn da ŝipoj nigretaj.
  Virojn, venintajn el belkonstruita urbo Mikenoj,
El Korinturbo riĉega, el beldomegaj Kleonoj, 570
Prilaboristojn el Aretureo, el urbo Orneo,
El Sikiono, reĝita de la heroo Adrasto,
Virojn el Hiperezio kaj el Gonoeso fortega,
El Egiono, Peleno kaj Egialo, kaj virojn
El ĉirkaŭaĵoj vastegaj maraj de urbo Heliko: 575
Agamemnono la ĉefo kun cento da ŝipoj kondukis
Ilin, pli multajn per nombro kaj pli kuraĝajn ol ĉiuj.
Li do, Atrido, radiis, vestita en kupro brilanta,
Glora, ĉar li distingiĝis inter ĉiuj herooj
Per kuraĝeco kaj multo da viroj, de li kondukataj. 580
  Virojn el Lakedemono-vasturbo, en valo staranta,
Ankaŭ el Faro, el Sparto, el Meso (kun multaj kolomboj),
Prilaboristojn el gaja Aŭgeo kaj el Brizeo,
Virojn el Amikleo kaj el la marurbo Eloso,
El Laaso kaj el ĉirkaŭaĵoj de urbo Etilo: 585