Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kies lando limigas la Helesponton bruegan. 845
  La ponardegoĵetistojn Kikonojn regis Eŭfemo,
Filo de la Keido Trezeno, amata de Zeŭso.
  Poste kondukis Pireĥmo la kurbaarkajn Peonojn,
El Amidono venintajn ĉe la rivero Aksio,
Kies ondoj puregaj fruktoportigas la teron. 850
  Sed Pilemeno kuraĝa regis Pafalagonojn
El la lando Keneto, naskanta la mulojn sovaĝajn.
Regis li ankaŭ la virojn, loĝintajn Kitoron, Sesamon,
La domaron belegan sur bordoj de Partenio,
Kromnon kaj Egialon kaj montojn de Eritino. 855
  Sed Alizonoj kun ĉefoj Hodio kaj Epistrofo
El malproksima Alibo, l' arĝentonaskejo, alvenis.
  Mizojn regis Ĥromo kaj l' birdoprofeto Enomo,
Sed profetado ne povis lin savi de l' sorto malluma:
Li ekpereis sub manoj de Eakido rapida 860
En la rivero, en kiu mortigis li multajn aliajn.
  Frigojn kondukis Forkiso kaj Askonio kuraĝa
El Askanio, kaj ili flamege deziris batali.
  Regis la virojn Meonojn Mestlo kaj kun li Antifo,
Filoj de Pilemonio kaj laga diino Gigeo. 865
Ili kondukis Meonojn, naskitajn ĉe Tmolo altega.
  Karojn, havantajn barbaran lingvon, Nasteso kondukis.
Ili loĝis Mileton kaj montojn arbarajn de Ftiroj,
Ĉirkaŭ rivero Meandro kaj la krutaĵoj Mikalaj.
Ilin kondukis batali Nasteso kaj Amfimaĥo, 870
La kuraĝulo Nastes' kaj Nomianid' Amfimaĥo,
Eĉ en batalon irinta kiel knabino, de oro
Pribeligita. Malsaĝa! Eĉ oro ne povis lin savi.
Falis li sub forta mano de Eakido rapida
En la rivero, kaj l' oron prenis de li Peleido. 875
  Sed Sarpedono kaj Glaŭko glora kondukis Likiojn
El Likiujo, el lando ĉe ondoj bruegaj de Ksanto.