Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ILIADO.
Kanto unua.
La pesto - La kolero.


Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn
Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn
De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
Al rabobirdoj kaj hundoj — fariĝis la volo de Zeŭso — 5
De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte
La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Aĥilo.
     Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan?
Filo Latona kaj Zeŭsa. Ekkolerigita de reĝo,
Li malsanigis la militistaron, — mortadis popoloj, 10
ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon, la pastron de l' dio.
Por deaĉeti filinon, li kun netaksebla depago
Venis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj, en manoj,
Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo,
La malproksimenĵetanta, kaj ĉiujn Aĥajojn petegis, 15
Sed precipe la ambaŭ Atridojn, la ĉefojn popolajn:
     “Ho vi, Atridoj, kaj ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj! La dioj,
Sur Olimpo loĝantaj, donu al vi ekdetrui
Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni feliĉe.
 Al mi la karan filinon redonu vi pro deaĉeto, 20
Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan.”
     Jen tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron
Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.