Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono;
Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace: 25
     “Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu ĉe ŝipoj
Larĝaj, nun — pro malrapido aŭ poste — pro la reveno:
Ĉar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio.
Ŝin do mi ne refordonos antaŭe ol ŝi maljuniĝos
Hejme, en Argo, ĉe mi, malproksime de ŝia patrujo, 30
Laboradante teksaĵon, kaj mia kunkuŝantino.
Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu.”
     Tiel li diris, kaj Ĥrizo ektimis, la vorton obeis
Kaj al la multebruanta maro silente foriris.
Poste, malproksimiĝante, li ekpetegis fervore 35
Nun Apolon, la filon de la belabukla Latono:
    “Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj Kilo
Sankta, potence reĝanta la Tenedoson, vi, glora!
Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronoj
Aŭ mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj 40
Grasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu:
Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Aĥajojn.”
     Tiel preĝante li diris, atentis lin Febo Apolo.
Jen li deiris, koleron en koro, Olimpan altaĵon,
Ĉirkaŭfermitan sagujon kaj arkopafon sur ŝultroj. 45
Laŭte sonadis la sagoj sur ŝultroj de ekkolerinto,
Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li poste
Malproksime de ŝipoj sidiĝis, kaj sagon ellasis,
Kaj el pafarko arĝenta jen sono terura eksonis.
Li ekatakis antaŭe nur mulojn kaj hundojn rapidajn, 50
Sed jen la sagoj maldolĉaj atingis nun ankaŭ mem ilin,
Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis.
Militistaron la sagoj flugadis naŭ tagojn, la dekan
Al kolektiĝo Aĥilo la popolon kunvokis.
Tion ĉi metis en liajn pensojn la Hero blankmana, 55
Ĉar pri Danaoj malĝojis ŝi, ilin perei vidante.
Kiam ili kunvenis kaj kunkolektiĝis, sin levis
Inter ili Aĥilo rapidapieda kaj diris:
      “Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni hejmen, irante
Ree ĉi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton, 60