Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nome Ideo kaj Fego, spertegajn en artoj militaj;
Ili nun iris de l' aro kaj al li renkonten rapidis,
Sur la kaleŝo starante; sed li alekkuris piede.
Jen, kiam ili kunvenis, la viroj kurintaj antaŭen,
Fego l' unua alĵetis la ponardegon longombran, 15
Sed ĝi la ŝultron maldekstran de la Tideid' preterflugis,
Lin maltrafinte. Kaj nun siavice ekĵetis la feron
La Tideido, kaj vana ne estis l' ekĵeto de l' mano:
Inter la mamoj en bruston vundita, sin Fego renversis.
Baldaŭ elsaltis Ideo kaj lasis la belan kaleŝon, 20
Ĉar li ne havis kuraĝon defendi la fraton falintan;
Mem li malcerte nun povus eviti la Kerojn malblankajn,
Se lin ne savus Hefesto, ĉirkaŭe li nokton volvinte,
Ke la maljunan Dareson ne tute ataku malĝojo.
Nun la ĉevalojn ekkaptis la filo de l' glora Tideo, 25
Kaj ilin liaj amikoj kondukis al ŝipoj fleksitaj.
Sed la kuraĝaj Trojanoj, vidinte la du Daresidojn,
Unu kurantan kaj duan senvivan ĉe lia kaleŝo,
Ĝemis malĝoje en koro. Sed la bluokula Ateno
Prenis Areson per mano kaj diris al la tumultama: 30
  "Urbdetruisto Areso, ho, virmortigulo sangama,
Ĉu ni ne lasos l' Aĥajojn kaj la Trojavirojn tut-sole
Fari disputon, al kiu Zeŭso donacos la venkon,
Kaj ni mem iros nun for kaj evitu koleron de Zeŭso?"
  Tiel ŝi diris kaj la tumultaman Areson fortiris 35
Kaj ĉe Skamandro sur bordo, de herboj kovrita, sidigis.
Sed la Danaoj premegis Trojanojn, kaj po unu homo
Ĉefojn iliajn mortigis. L' unua la reĝo Atrido
Ĵetis sur teron Odion, la ĉefon de Halizonoj,
Lin, turniĝintan l' unua; li ĵetis ponardon en dorson 40
Supran, en mezo de ŝultroj; la kupro tra brusto eliris,
Kaj li bruege ekfalis, soninte per siaj armiloj.
  Idomeneo mortigis la filon de Boro Meona,
Feston, venintan de lando Tarno la fruktoportema;
Idomeneo, la lerta ponardoĵetisto, trapikis 45
Lin, kaim li sur kaleŝon suriris, en ŝultron la dekstran.
Li de l' kaleŝo defalis, mallumo terura lin prenis.