Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed vi ne scius por kia popol' la Tidido batalis, 85
Ĉu kontraŭ la Aĥajidoj, ĉu kontraŭ viroj Trojanoj,
Ĉar furioza li kuris sur val' kiel plena rivero
Kuras, nutrita de vintraj neĝoj, kaj pontojn fortiras;
Ĝian kuradon ne povas deteni la pontoj fortegaj
Nek la bariloj de kampoj, kovritaj de riĉaj kreskaĵoj, 90
Kiam la pluvoj de Zeŭso multigas subite la akvon,
Kaj la laboro de multaj junuloj pereas sur bordo:
Tiel de la Tideido nun estis ĵetitaj la aroj
De Trojaviroj, paŝintaj returnen malgraŭ grandnombro.
  Kiam lin vidis la filo de Likaono glorega, 95
La rapidantan sur valo kaj ĉie pelantan la vicojn,
Kontraŭ Tidido li streĉis la arkopafilon kurbitan,
Sagon alcelis kaj trafis lin rekte en ŝultron la dekstran,
En la kiraso-kaveton; la sago maldolĉa traflugis
Flankon kontraŭan, kaj lian kirason ruĝigis la sangon. 100
Laŭte ekkriis la glora filo de Likaono:
  "Ho vi, kuraĝaj Trojanoj, antaŭen ĉevaloŝpornintoj,
Ĉar la plej bona Aĥajo estas trafita; mi diras,
Li kontraŭstaros nelonge la sagon potencan, se vere
Filo de Zeŭso min vokis ĉi tien de lando Likio." 105
  Tiel ĝojkriis li; tamen tiun la sago ne bridis,
Li posten paŝis kaj antaŭ sia jungita kaleŝo
Metis sin kaj al Stenelo la Kapaneido eldiris:
  "Kapaneido amata, rapidu el via kaleŝo
Ke vi eltiru el mia ŝultro la sagon maldolĉan." 110
Tiel li diris; Stenel' el kaleŝo sur teron elsaltis
Kaj apudiĝis kaj tiris el ŝultro la sagon pafitan.
Tuj tra l' plektitaj kiraso-ringetoj elŝprucis la sango.
Nun Diomedo, l' heroo kuraĝa, laŭte ekpreĝis:
  "Aŭdu, diin' nevenkebla, filino de l' Ŝildotenanto! 115
Se vi min kaj mian patron iam ameme bonfaris
En malamika batalo, vi amu min nun, ho Ateno,
Ke mi mortigu la viron kaj trafu lin per ponardego,
Lin, kiu nun la unua min vundis kaj vantas ĝojkrie
Ke mi neniam pli vidos la lumon brilantan de l' suno." 120
  Tiel li diris preĝante. Atentis lin Palas-Ateno