Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se eble nin Diomedo Tidido denove kurigos
Ĉar ili povas ektimi kaj perdi la vojon kaj kampen
Tiri nin for, vian voĉon pli apud si ne aŭdante;
Tiam la glora Tidido al ambaŭ ni baldaŭ rapidos 235
Kaj nin mortigos kaj prenos viajn belegajn ĉevalojn.
Tial konduku vi mem la kaleŝon kaj la ĉevalojn;
Lin, la venonton, mi mem per la kupro akrega ricevos."
  Tiel ili parolis kaj iris sur belan kaleŝon,
Flame pelinte la bestojn rapidajn al Diomedo. 240
Ilin ekvidis Stenelo la Kapaneido glorega
Kaj al Tidido eldiris tiujn ĉi vortojn flugilajn:
  "Ho Diomedo Tidido, vi, al mia koro plaĉanta,
Vidu, flamcelas vin kontraŭbatali du homoj-fortuloj,
Nemezureble kuraĝaj, l' unua, pafisto lertega 245
Nome Pandaro, gloranta sin esti Likaonido,
Kaj la alia — Eneo, de neriproĉebla Anĥizo
Kaj de patrin' Afrodito gloranta sin esti la filo.
Iru, ni ambaŭ forkuru, ĉesigu vi nun furiozi
En la falangoj antaŭaj por ke vi la vivon ne perdu." 250
  Sed lin rigardis minace kaj diris l' hero' Diomedo:
"Vi ne parolu pri kuro, mi eĉ al vi mem ne obeos,
Ĉar mia gento ne havas kutimon forkuri batalon
Aŭ pro timo kaŝiĝi; mi havas ankoraŭ la forton;
Mi en kaleŝo enuas staradi kaj kiel mi estas, 255
Mi kontraŭiros; Ateno al mi malpermesis forkuri.
Ilin de ni ne fortiros iliaj rapidaj ĉevaloj
Tre malproksimen, se unu el ili de ni eĉ forkuros.
Sed mi vin diras, kaj tion ĉi vi en memoro konservu:
Se al mi donos la bonkonsilanta Ateno la gloron 260
Ilin ambaŭ mortigi, vi niajn ĉevalojn detenu,
La kondukilojn liginte al ronda tenil' de l' kaleŝo,
Poste vi al la ĉevaloj de Eneo rapidu
Kaj ilin de la Trojanoj pelu al viroj Aĥajaj;
Liaj ĉevaloj devenas de l' gento, al Troso de Zeŭso 265
Kiel ŝanĝon donita por fil' Ganimedo, pli bonaj
Ol ĉiuj bestoj, lumataj de l' suno kaj ruĝo ĉiela.
Reĝo de viroj, Anĥizo, akiris ĉi tiujn ĉevalojn,