Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj en femuroartikon ĝin ĵetis, kie la osto 305
En la femuro turniĝas kaj havas la nomon kotulo;
Kaj la kotulon pecigis, ambaŭ vejnojn disŝiris,
Haŭton forŝiris la ŝtono kruela, kaj falis l' heroo
Genufleksinte; li sin per la mano fortega apogis
Kontraŭ la tero, kaj liajn okulojn ĉirkaŭis la nokto. 310
  Tie li nepre pereus, Eneo la reĝo de viroj,
Se lin ne vidus la Zeŭsofilino, diin' Afrodito,
Ŝi, lin metinta en mondon per juna paŝtisto Anĥizo.
Ĉirkaŭ la filo amata ŝi volvis la brakojn blankegajn,
Antaŭ li faldojn de sia brila bestaĵo dismetis 315
Kontraŭ sagaroj de viroj, ke ia rajdanta Danao
Bruston al li ne trapiku kaj ne forigu la vivon.
Tiel ŝi de la batalo fortiris la filon amatan.
  Tamen la Kapaneido neniel la vortojn forgesis,
Kiujn eldiris al li Diomedo Tidido kuraĝa. 320
Flanken li foren kondukis siajn belegajn ĉevalojn
Ekster batal', kondukilojn al rondo kaleŝa alligis,
Al bel-kolharaj ĉevaloj de Eneo rapidis
Kaj de Trojanoj forpelis ilin al viroj Aĥajaj,
Al Deipilo, sia amiko, pli multe ol ĉiuj 325
Samaaĝuloj amata pro kunharmonio de sentoj,
Por ilin al la ŝiparo konduki; sed li mem l' heroo
Iris en propran kaleŝon kaj la kondukilojn ekkaptis
Kaj rapidigis la fortajn ĉevalojn al Diomedo.
Tiu ĉi nun persekutis Kipridon per kupro kruela, 330
Ĉar li bonsciis, ŝi estis timema kaj ne el diinoj,
Kiuj en la milito regas virojn mortemajn
Kiel Ateno aŭ kiel Enio la urbdetruanta.
Kiam, ŝin persekutante tra aroj, li ŝin ekatingis,
Li ponardegon etendis, la filo de l' glora Tideo, 335
Svingis ĝin kaj per la kupro ekvundis la manon diinan
Tra la kovraĵ' ambrozia, plektita por ŝi de Ĥaritoj,
En manoplaton ĉe l' fingroj. Elŝprucis la sango diina,
Pura fluaĵo, estanta en vejnoj de dioj feliĉaj,
Ĉar ili panon ne manĝas kaj vinon nigretan ne trinkas 340
(Tial ja ili ne havas homsangon kaj nomas sin dioj).