Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nun la diino laŭtege ekkriis kaj ĵetis la filon,
Sed al li venis tuj Febo-Apolo, lin prenis per manoj,
Kovris per nubo ke ia Aĥaja heroo rajdanta 345
Bruston al li ne trapiku kaj vivon de li ne forprenu.
Nun la kuraĝa Tidido ekkriis per voĉo laŭtega:
  "Zeŭsofilino, vi iru nun for de l' batalo kaj bruo!
Ĉu vin pli ne kontentigas trompadi timemajn virinojn?
Se vi denove eniĝos en la batalon, mi pensas 350
Tiam vin prenos teruro ĉe sola parol' pri milito."
  Diris li; ŝi konfuzita foriris kun forta doloro,
Ŝin de ĉi tie fortiris Iriso piedorapida
La dolorantan, sur kiu la haŭto blankega nigriĝis.
Nun, de l' batalo maldekstre, ŝi trovis Areson brueman, 355
Kies ĉevalojn kaj ponardegon ĉirkaŭis nubego.
Ŝi genuflekis rapide antaŭ la frato amata
Kaj lin petegis por liaj ĉevaloj kun oraj ornamoj.
  "Frato amata, ho helpu kaj donu al mi la ĉevalojn
Ke al Olimpo mi iru al la loĝejo de dioj. 360
Min dolorigas la vundo, ĉar trafis min tie mortema,
La Tideido, povanta nun kontraŭbatali eĉ Zeŭson."
  Diris ŝi, kaj la ĉevalojn kun oraj ornamoj li donis.
Ŝi sur kaleŝon suriris, sentante en koro malĝojon.
Apud ŝi estis Iriso, preninta ĉevalkondukilojn 365
Kaj kuriginta per vip' la ĉevalojn, volonte kurintajn.
Ili atingis la altan Olimpon, loĝitan de dioj.
Jen la ĉevalojn haltigis Iriso piedorapida,
Ilin maljungis kaj la ambrozian nutraĵon alportis.
Sed genufleksis la dia Kiprido antaŭ Diono, 370
Sia patrino, kaj tiu ĉi prenis l' idinon en brakojn
Kaj karesante per mano jenan parolon eldiris:
  "Kia senmorta vin tiel ofendis, amata filino,
Kvazaŭ vi antaŭ okuloj de ĉiuj farus krimaĵon?"
  Sed Afrodito-ridetamulino eldiris responde: 375
"Vundis min la fierega Tidido, l' heroo kuraĝa,
Ĉar de l' batalo mi tiris Eneon la filon amatan,
Kiu al mi la plej kara estas inter la homoj.
La Aĥajidoj ĉesigis batali kontraŭ Trojanoj,