Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nun la Danaoj metiĝis kontraŭ la dioj senmortaj." 380
  Al ŝi respondis Diono, diino inter diinoj:
"Ho, paciencu, filino, kaj viglu malgraŭe doloro,
Ĉar ne malmulte da anoj Olimpaj ĝis nun jam suferis
Pro mortemuloj, kaj unu alian malutilegis.
Tiel suferis Areso, ĉar lin Efialt' kaj Atoso, 385
Du Aloidoj, per multepezantaj katenoj kunligis;
Dektri monatoj li kuŝis, ligita en kupra fermejo;
Tie li nepre pereus la nesatigebla Areso,
Se Eribeo, ilia bela duonopatrino
Ne eksciigus Hermeson, kaj tiu ĉi savis la dion, 390
Kiu jam estis sen forto sub ŝarĝo die siaj katenoj.
Filo de Amfitriono Heron ne malpli turmentis;
Li la diinon per sago tripinta en mamon la dekstran
Vundis, kaj ŝi suferegis dolorojn neelporteblajn;
Ankaŭ Aido la tre timigema dio suferis, 395
Ĉar tiu sama mortema, la filo de l' Ŝildotenanto,
Apud la pord' de mortintoj lin tre kruele ekvundis,
Sed li leviĝis al domo de Zeŭso, sur vastan Olimpon,
Korsuferante kaj de dolorego prenita, ĉar estis
En lia ŝultro potenca la sago, lin turmenteginta; 400
Sed surmetinte rimedon dolorforigantan, Peono
Lin elkuracis, ĉar li ja ne estis naskita por morti.
L' arogantul' abomena, ne timeganta malpie
Sagojn direkti en diojn, anojn de l' supra Olimpo!
La bluokula Ateno lin kontraŭ vi tiel ekscitis. 405
Ho, malsaĝulo! ne sciis li, filo de l' glora Tideo:
Kiu kontraŭas la diojn, ne vivas en mondo longtempe;
L' idoj sur liaj genuoj ne sidos, nomante lin patro,
Lin, de milito kaj de terurega batalo venontan.
Kiel ajn la Tideido estus kuraĝa, li timu 410
Ke kontraŭ li ekaperu iu pli forta ol vi
Kaj ke Adrastofilino Egialeo la saĝa
Iam de dormo leviĝu kaj veku plorante la sklavojn,
Bedaŭregante la edzon, la plej eminentan Aĥajon,
Ŝi la noblega edzin' de l' ĉevalobridulo Tidido." 415
  Tiel ŝi diris kaj viŝis la sangon per manoj diinaj