Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Baldaŭ saniĝis la mano kaj la dolorego foriĝis.
Tamen ĉi tion ekvidis diinoj Ateno kaj Hero
Kaj ili Zeŭson Kronidon ekscitis per vortoj pikemaj.
La bluokula Ateno l' unua al li ekparolis: 420
  "Ho, patro Zeŭso, ĉu vi min pro mia parolo koleros?
Certe Kiprido reigis belegan Aĥajan virinon
Iri nun al la Trojanoj, kiujn ŝi tiel multamas,
Sed karesante la belan vestaĵon de la Aĥajino,
La delikatan maneton ŝi gratis ĉe ora hoketo." 425
  Tiel ŝi diris. La patro de homoj kaj dioj ridetis
Kaj alvokinte ŝin diris al Afrodito orita:
  "Viaj agadoj, filino, ne tuŝas aferojn militajn,
Vi vin okupu per dolĉaj aferoj de gajaj edziĝoj.
Tiujn prizorgas Ateno kaj la bruama Areso." 430
  Tiel la dioj senmortaj unu alian parolis.
Sed la kuraĝa Tidid' Diomedo atakis Eneon,
Kvankam li sciis ke Febo-Apolo lin kovris per mano;
Sed li ne timis la dion potencan kaj ĉiam deziris
Tiun mortigi kaj preni de li la armilojn gloregajn. 435
Li jam trifoje atakis, flamante Eneon mortigi
Kaj lian ŝildon brilantan la dio trifoje rebatis,
Sed kiam diasimile li faris la kvaran atakon,
Al li ekkriis minace la Malproksimenpafanto:
  "Gardu vin nun, ho Tidido, foriru! Neniam al dioj 440
Vi egaliĝi pretendu neniam similis la gento
De senmortuloj al homoj mortemaj, sur tero irantaj!"
  Tiel li diris, kaj iom depaŝis l' heroo Tidido,
Ĉar li ektimis koleron de la Malproksimenĵetanto.
Dum Feb-Apolo Eneon de la batalo fortiris 445
Tien, en sanktan Pergamon, kie li havis sanktejon.
Tie diin' Artemizo sagama kaj Leto lin flegis,
Bone kuracis kaj en la sanktejo vastega honoris.
Tamen la di' kun l' arĝenta pafarko ekkreis fantomon,
Kiu precize similis Eneon kun liaj armiloj. 450
Apud ĉi tiu fantomo Trojanoj kaj diaj Aĥajoj
Unuj aliajn frapegis en brustojn, en bovajn felegojn
De bonronditaj ŝildegoj kaj de malgrandaj ŝildetoj.