Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed Antiloĥo, la filo de l' nobla Nestoro, lin vidis 565
Kaj li alkuris antaŭen: li timis ke l' ĉefo de viroj
Iel suferu kaj ĉiuj laboroj de l' viroj vaniĝu;
Ili jam ambaŭ la manojn kaj la ponardegojn akregajn
Unu kontraŭ alian eklevis, volante batali,
Sed Antiloĥo alkuris al ĉefo de la Danaidoj, 570
Kaj ne atendis Eneo malgraŭ la granda kuraĝo,
Kiam li vidis du virojn kune irintaj renkonten.
Tial al viroj Aĥajoj ili fortiris la korpojn
Kaj la du malfeliĉulojn redonis en manojn amikajn
Kaj re alkuris batali en la falangoj antaŭaj. 575
  Nun ili Pilemenon Aresosimilan mortigis,
Ĉefon de Pafalagonoj kuraĝaj, armitaj de ŝildoj;
Lin Menelao Atrido la glora ponardoĵetisto
Per ponardego atakis kaj pikis lin tra l' ŝlosilosto,
Kaj Antiloĥo entrafis Midonon ĉevalkondukanton 580
L' Atimniidon (li forrapidigis la fortajn ĉevalojn),
Lian kubuton trafinte per ŝtono, la kondukiloj
Blankaj elfalis sur teron en polvon el liaj manoj;
Tuj Antiloĥo per glavo lian tempion trapikis,
Kaj li ĝemante subfalis de l' bonefarita kaleŝo 585
Kapomalsupren sur polvon kaj haltis per verto kaj ŝultroj.
Tiel li staris longtempe, tenita de l' sablo profunda
Ĝis la ĉevaloj lin puŝis kaj teron la korpon renversis,
Ĉar Antiloĥo alpelis ilin al viroj Aĥajoj.
  Ilin tra l' vicoj Hektoro rimarkis kaj kuris al ili, 590
Laŭte kriante, kaj lin postekuris la vicoj Trojanaj
Fortaj, sekvante Areson kaj la sangoaman Enion,
Kiu kondukis la furiozegan malpacan Tumulton
Dume Ares' ponardegon teruran per mano altsvingis,
Apud Hektoro irante jen antaŭ l' heroo jen poste. 595
  La Tideido kuraĝa lin vidis kaj forte ektremis.
Kiel migranto malsperta, iranta sur kampo vastega
Apud rapida rivero, kuranta en maron, stariĝas
Ĉe ŝaŭmoaro bolanta kaj iras returnen kun timo:
Tiel depaŝis Tidido kaj kriis al Argopopolo: 600
  "Kial, amikoj, ni tiel miregas ke l' dia Hektoro