Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mia patro kuraĝa, koron leonan havinta.
Li tien ĉi por ĉevaloj de Laomedono alvenis 640
Sole kun seso da ŝipoj kaj kun malmulte da homoj;
Li ĉirkaŭrabis Trojurbon kaj dezertigis la stratojn.
Vi do, vi estas timema kaj vane vi ĉefas la virojn.
Ne, al mi ŝajnas ke vi al la viroj Trojanaj ne helpos,
El Likilando veninte; kaj se vi eĉ estus pli forta, -- 645
Vi nun, de mi plenvenkita, foriros al pordo Aida."
  Sed Sarpedono, la reĝo Likia, eldiris renkonten:
"Jes, Tlepolemo, ĉi tiu detruis la sanktan Trojurbon,
Sed nur pro la malsaĝeco de Laomedono malpia,
Kiu insultis lin, la bonfarinton, per vortoj malpiaj 650
Kaj la ĉevalojn ne donis, pro kiuj li estis veninta.
Sed mi al vi antaŭdiras la morton kaj sorton malluman,
Kiun vi prenos de mi, kaj venkita de mi, vi gloregon
Donos al mi, sed l' animon al la ĉevalriĉa Aido."
Tiel li diris, sed levis la ponardegon fraksenan 655
Tlepolemo, kaj ambaŭ ili samtempe ekĵetis
La ponardegojn longombrajn kaj jen Sarpedono entrafis
La Heraklidon en kolon kaj traen la pinto eliris
Kaj mallumego plennigra liajn okulojn ĉirkaŭis.
Sed Tlepolem' en maldekstran femuron l' alian entrafis 660
Per ponardego multlonga, kaj ĝi en la korpon eniĝis
Ĝis la osto. Nur Zeŭso eksavis la filon amatan.
  Nun Sarpedono la dian fortiris la noblaj amikoj
De la batalo, sed ŝarĝis lin la ponardego grandega,
Kiun li trenis: neniu rimarkis ĝin aŭ ekintencis 665
Tiri ĝin el la femuro, ke povi li iri facile:
Tiel liaj amikoj rapidis kaj estis zorgintaj.
  De sia flanko l' Aĥajoj Tlepolemon fortiris
De la batalo. Sed lin Odiseo la dia ekvidis
La kuraĝulo; en li ekflamiĝis la koro en brusto. 670
Inter du pensoj ŝancelis sin lia prudento kaj koro,
Ĉu persekuti pli frue la filon de Zeŭso tondranta,
Aŭ atakinte Likiojn, el multaj forrabi la vivon.
Sed ne al li, Odiseo la glora, la sorto decidis
Filon kuraĝan de Zeŭso mortigi per kupro la akra. 675