Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Palas-Ateno ekscitis lin kontraŭ la viroj Likiaj,
Kaj li mortigis Keranon, Hromion kaj Alastoron,
Poste Alkandron, Halion, Pritanon kaj Noemonon;
Li, Odiseo la dia, mortigus pli multajn Likiojn,
Se lin rapide ne vidus Hektoro la kaskobrilanta. 680
Tuj tra la vicoj antaŭaj, armita de kupro radia,
Kuris li teruriganta l' Aĥajojn, sed pri li ekĝojis
Nun Sarpedono Zeŭsido, kaj diris per voĉo plendema:
  "Ho, Priamido, ne lasu min esti akiro Danaa,
Vi min defendu, ke flugu de mi pli malfrue la vivo 685
Tie, ĉe vi, en Trojurbo, ĉar al mi ne estas la sorto
En mian domon, en mian amatan patrujon reveni
Por mian karan edzinon kaj filon junetan ĝojigi."
  Tiel li diris. Hektoro, al li respondinte nenion,
Tuj rapidegis antaŭen, de flamo interna puŝita 690
La Argujanojn rebati kaj multajn animojn forrabi.
Sed Sarpedonon, je dio egalan, l' amikoj kuraĝaj
Metis sub fagon belegan de Zeŭson la ŝildotenanto;
La ponardegon fraksenan el lia femuro eltiris
La kuraĝul' Pelagono, lia amata amiko, 695
Kaj lin forlasis la spiro kaj nokto ĉirkaŭis l' okulojn,
Sed li respiris kaj baldaŭ la blovo de l' norda Boreo
Ĉirkaŭventumis freŝecon al lia animo tremanta.
  Tamen l' Arganoj, premitaj de l' dia Hektor' kaj Areso,
Tute ne kuris al siaj ŝipoj nigretaj ĉe l' bordo, 700
Sed ankaŭ ne antaŭiĝis; nur iom post iom senĉese
Ili depaŝis, vidante Areson inter Trojanoj.
  Sed kiu estis l' unua kaj lasta, de kiu l' armilojn
Rabis Hektoro, la fil' de Priamo, kaj kupra Areso?
Ili, je dio egala Teŭtras' kaj Oresto kuraĝa, 705
Treĥo l' heroo el lando Etolo kaj Enomao,
Post l' Enopido Eleno kaj Oresbi' belzonita,
Amasiginta riĉaĵojn; li estis loĝanto de Hilo
Apud la lago Kefiso, kaj tie ankaŭ aliaj
Beotujanoj, havintaj multegajn riĉaĵojn, loĝadis. 710
  Sed kiam la blankamana diino Hero rimarkis
Multe da viroj Arganoj en la batalo perei,